Vizitu Forumon

Disvolvo de ĉina akcia merkato (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Tiam, multaj homoj ne sciis kio estas akcio, plej multaj homoj ne faris atenton. Pasis unu horo, neniu akio estis vendita. Sen alia metodo, Li Zhangzhe aktive faris eksplikon al pasantoj dirante, ke se oni aĉetos akciojn, oni gajnos jaran interezon de 6,5% kaj aliajn profitojn, sed ankoraŭ neniu faris aĉeton.

"Tiam, salajro estis malalta, ekzemple, mi gajnis nur pli ol 70 juanojn monate, tial iu ajn homo maltrankvilos pri aĉeto de ĉi tia papero per 100 juanoj."

La sceno estis tre embarasa, fine iu konato savis la scenon kaj aĉetis unu akcion. Sed, poste afero estis neatendata.

"Preskaŭ je la 16-a horo, venis fraŭlo kun pakaĵo, li prenis dekmil juanojn el la pakaĵo, tiam mi neniam vidis tiel multan monon, kaj tial surpriziĝis. La fraŭlo diris, ke li veturos eksterlanden, kaj la mono ne estos uzata por alia celo, tial li decidis aĉeti akciojn. Fine tiutage, nur 4 homoj aĉetis akciojn, sume je10 300 juanoj."

Sed Li Zhangzhe ne imagis, ke post du tagoj ĉinaj centra popola radio kaj ĵurnalo "Renmin Ribao" faris raporton sub la titolo "Vendi akciojn en Zhongnanhai."

"Fakte, la raporto estis malklara, ĉar tiam la ŝtata komitato de ekonomia sistema reformado ekzistis ne en Zhongnanhai, sed en korto de administra buroo pri organaj aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro ĉe Zhongnanhai, tiam raportistoj opiniis, ke ĉi tie estas Zhongnanhai."

La raporto ege altiris homojn. Preskaŭ post unu nokto Li Zhangzhe famiĝis.

"Post la afero, usona novaĵ-agentejo The Associated Press, japana novaĵ-agentejo Kyodo, franca novaĵ-agentejo Agence France-Press kaj aliaj fremdlandaj raportistoj volis intervjui min, ĉiuj konatoj de entrerpenoj kaj fabrikoj en la tuta lando telefonis al mi kaj demandis, ĉu ili povas vendi akciojn en Zhongnanhai, mi eksplikis al ili, ke ni vendis akciojn ne en Zhongnanhai, sed en nia korto."

Efektive, tiam la ĉina akcia merkato troviĝis en la unuapaŝa periodo. Sur la ĉina unua vendotablo de akcio en Ŝanhajo, ekzistis nur du specoj de akcioj, Feiyue Yinxiang kaj Yanzhong Shiye. Sen komputilo, sen montra ekrano, prezo estis decidita per buŝa interkonsiliĝo, poste skribita sur nigra tabulo. Transakcio, registro de karta numero, stampo kaj transigo de proprieto kaj aliaj proceduroj tute estis finitaj manskribe, meznombre ĉiutaga negoca nombro nur estis dekoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto