Vizitu Forumon

Pro reformado, ĉina kampara ekonomio rapide disvolviĝas (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Ĉinio estas granda agrikultura lando, la kampara loĝantaro superis 700 milionojn. De la lastaj 30 jaroj post reformado kaj malfermo, la ĉina registaro ĉiam sin dediĉas al kampara evoluigo, plenumis serion da rimedoj kaj mobilizis produktan aktivecon kaj kreivon, kaj agrikultura produktiveco senĉese altiĝas kaj kampara ekonomio fortiĝas tago post tago.

Antaŭ 1978, ĉinaj agroj estis administrataj de vilaĝa kolektivo, vilaĝanoj partoprenis en laboro kaj meznombre dividis fruktojn. Komence de la fondiĝo de nova Ĉinio, ĉi tiu maniero ludis akcelan rolon en kampara ekonomia evoluigo. Sed poste, la produkta maniero laŭgrade katenis la kamparanan aktivecon. Labora aktiveco de kamparanoj estis serioze bremsata, agrikultura labora produktiveco malalta kaj la malriĉa stato de kamparo ne estis plibonigata en longa tempo.

Aperis ĉi tia stato en vilaĝo Xiaogang en la ĉina meza provinco Anhui. Ĉi tie ekzistis nur 18 familioj kaj 120 homoj, sed la vilaĝo la unua decidis dividi agrojn, posedatajn de la kolektivo, al kamparanoj, por ŝanĝi malriĉan staton per la maniero, ke je pli oni gajnu multon, des pli oni laboras. La ŝanĝo, komencita en decembro de 1978, malfermis ĉinajn reformadon kaj malfermon.

Yan Hongchang estas unu el homoj, kiuj gvidis la dividon de agroj, kiel atestanto de la ŝanĝo, li rememoris dirante:

"Mi konsideris, ke ni devas gajni profiton per ĉi tiu maniero, alie ni forlasos la manieron. Tial mi ne dormis de nokto al nokto, sed ĉiam pensis pri metodo por rikolti grenojn."

Laŭ "sekreta interkonsento", subskribita de la 18 familioj de la vilaĝo Xiaogang, laŭ nombro de familianoj, agroj, bovoj kaj instrumentoj estis dividataj al diversaj familioj kaj familia preno estis ekplenumata. Laŭ kelkaj normoj, kamparanoj donis grenojn al la ŝtato kaj la kolektivo, la resta parto apartenas al ili mem. Pro la familia preno de produkta tasko, kamparanoj vere tenis produktan decidemon, disvolvis superecon de malgrandskala negoco kaj ludis gravan rolon en produktado. Post unu jaro de plenumado de la familia preno en la vilaĝo Xiaogang, grena totala produktokvanto atingis 66 mil kilogramojn kaj kvarobliĝis ol meznombra jara produktokvanto de antaŭaj 10 jaroj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto