Vizitu Forumon

Pro reformado, ĉina kampara ekonomio rapide disvolviĝas (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

En septembro de 1980, la ĉina registaro sendis dokumentojn kaj oficiale konfirmis la manieron de familia preno de agrikultura produktado, de tiam, la maniero estas plivastigata en la ĉina kamparo. Laŭ statistiko, de 1978 ĝis 1984, ĉina agrikultura produktokvanto meznombre tenis la jaran kreskan rapidecon je proksimume 8%. Pro la reformado, 900 milionoj da ĉinaj kamparanoj solvis la problemon de varmo kaj sato per propra klopodado. En 2007, ĉina grena totala produktokvanto superis 500 milionojn da tunoj kaj la miraklo realiĝis, ke Ĉinio vivtenas 22% de la monda loĝantaro per 7% de la monda agraro.

Por pluapaŝe akceli disvolvon de kampara ekonomio, antaŭ 8 jaroj, la ĉina registaro komencis impostan reformadon kaj laŭgrade nuligis agrikulturan imposton. En 2006, Ĉinio tute nuligis agrikulturan imposton kaj finis la pli ol 2 600-jaran historion de agrikultura imposto. Pro ĉi tiu reformado, tutlandaj kamparanoj reduktis ŝarĝon je pli ol 1 300 juanoj. Esploristino de centro pri agrikulturaj politikoj sub Ĉina Akademio de Sciencoj Zhang Linxiu opiniis:

"De la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, plejpartaj lokaj financoj dependas de agrikultura imposto, nun la dependeco estas pli kaj pli malforta. Reduktante ŝarĝon de kamparanoj, la nuligo de agrikultura imposto certe akcelos rapidan evoluigon de agrikulturo kaj la kamparo."

Por pluapaŝe mobilizi aktivecon de plantado de grenoj, antaŭ kelkaj jaroj la ĉina registaro pliigis rektan subvencion al kamparanoj pri plantado de grenoj kaj aĉetado de instrumentoj, ĝis 2007 la subvencio de la ĉina registaro superis 60 miliardojn da juanoj.

Pro serio da politikoj favoraj al kamparanoj, la aktiveco pri plantado de grenoj ege altiĝis, sed pokapa agro estas malmulta, ekspluata kapablo malforta, tial enspeza kreskado de kamparanoj estis bremsata. Antaŭ kelkaj jaroj en multaj lokoj, kamparanoj komencis cirkuligon de teraj riĉfontoj, per luado kaj aliaj metodoj gajnis profiton. Jin Zhonggong, kamparano de gubernio Feixi de la provinco Anhui, estas unu el homoj, kiuj la unuaj faris teran cirkuligon. Li havas profundan senton.

"Estas neprofitdona, se mi mem faras plantadon, ĉar persona sola produktado ne povas formi skalon, ankaŭ homfortoj malsufiĉas. En kooperativo troviĝas potencoj pri grenoj, ili havas spertojn kaj sufiĉajn laborfortojn, tial mi luigis teron al ili, ili akiris profiton, samtempe ankaŭ mi."

Pri la nova aspekto, la ĵus fermita 3-a plena kunveno de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis decidon pri akcelado de kamparaj reformado kaj evoluigo kaj faris regularon pri tera cirkuligo en la politika tavolo. Kamparanoj estas permesataj cirkuligi teron en la manieroj de luado, interŝanĝo, transigo kaj akcia kunlaboro.

Vicestro de agrikultura komitato de la provinco Anhui sinjoro Xu Wei opiniis, ke cirkuligo de tero en la kamparo centralizos kamparan teron kaj realigos skalan administradon, ankaŭ tera efiko grande pliiĝos. Li diris:

"Per aranĝo de la merkato, tero estos movata al lertuloj kaj al kamparanoj, kiuj tenas sciencon kaj teknikon, posedas kelkgradan agrikulturan mekanizan nivelon kaj merkatan koncepton, por ke ili realigu skalan administradon, tial tera efiko grandmezure pliiĝos."

En la lastaj 30 jaroj post reformado kaj malfermo, la ĉina registaro ankaŭ solvis enoficiĝon de kamparanoj kaj akcelis kamparan ekonomion per politikoj pri disvolvo de urbetaj kaj guberniaj entreprenoj kaj stimulo al superfluaj laborfortoj labori en urboj. Pro la serio da kampara reformado, la nombro de kamparaj absolutaj malriĉuloj malpliiĝis de 250 milionoj antaŭ 30 jaroj ĝis nun pli ol 13 milionoj. En la lasta jaro, ĉina kampara pokapa enspezo 31-obliĝis ol tiu en 1978. Enspeza kresko de kamparanoj stimulis konsumon kaj fariĝis la grava forto altiranta ĉinan ekonomian kreskadon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto