|
|
||
Por multaj ĉinaj eksportaj entreprenoj, malpliiĝo de ekstera bezono, kaŭzita de tutmonda ekonomia malprospero, estas objektiva realo, nombro de mendiloj malpliiĝas, produkta skalo estas reduktita, tio estas la komuna malfacilo antaŭ entreprenoj. Grupo Silka Vojo estas kompanio pri fabrikado de silkaj produktaĵoj en la ĉina orienta provinco Zhejiang, ĝia jara produkta valoro atingis miliardojn da juanoj. Ĝenerala direktoro Ling Lanfang havas profundan senton pri la nuna ŝanĝiĝo de ekonomia medio. Li diris:
"La sento estas klara, la alveno de vintro servas kiel signalo, ke entrepreno povas fari nenion ol lasi tion en tenejo, kion ĝi produktas. Nun la nombro de mendiloj estas malpli multa kaj prezo malaltiĝis."
Ankaŭ Wang Yongli, vicĝenerala direktoro de limigita kompanio de silka tekstilo en la ĉina provinco Guangdong, malkaŝe diris, ke ŝanĝiĝo de la ekstera ekonomia situacio neeviteble influis negocon de la kompanio, aparte la nombro de mendiloj el Eŭropo kaj Usono evidente malpliiĝis. Li diris:
"Nun, la nombro de mendiloj de Usono kaj Eŭropo malpliiĝis multe, la nombro de mendiloj de Usono malpliiĝis je 30% ĝis 50%, influate de la financa krizo, usona kompanio, faranta negocon kun ni, ne funkcias plu, ĝia mendilo ĝuste estas 5 milionoj da ĵinsoj, do nun la mendilo estas nula, tial unu decida kialo ĝuste estas la merkata ŝrumpo."
Laŭ statistikaj donitaĵoj, en la antaŭaj 3 trimestroj de la lasta jaro, rapideco de kreskado de ĉina eksportado superis 22%, falis je 4,8 procentoj ol tiu en la sama periodo de la jaro 2007.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |