Vizitu Forumon

Ĉinaj eksportaj entreprenoj alprenas multajn rimedojn kontraŭ financa krizo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Por trakti defion el la financa krizo, Ĉinio ellaboris serion da politikoj pri akcelo de ekonomia kreskado, ankaŭ alte atentas eksterkomercan kampon. Inkluzive, Ĉinio pluapaŝe plibonigis eksterkomercan medion, alprenis necesajn rimedojn por subteni superecajn entreprenojn kaj produktaĵan eksportadon, stimulis financajn establaĵojn pliigi krediton al mezgrandaj kaj malgrandaj eksportaj entreprenoj kaj plilarĝigis rektan monkolektan vojon de ĉi tiaj entreprenoj.

En la flanko de imposta politiko, en 2008 Ĉinio multfoje altigis eksportan impostoresendan proporcion de multaj komercaĵoj. Ankaŭ Ĉina Dogana Ĝenerala Departemento fortigas spuradon kaj monitoradon de gravaj eksportaj merkatoj, ĝustatempe spegulas eksport-importan staton kaj ŝanĝon de fremdlandaj merkatoj, kaj ĝustatempe publikigas dognajn donitaĵojn kaj monitoradan anticipe alarman informon kaj liveras servadon al decido de entreprenoj.

Kiel ĉefa korpo tranktanta la krizon, multaj ĉinaj eksportaj entreprenoj ekkonsideris, kiel ili per ŝanĝo de administra pensado konfomu al la nuna ekonomia situacio kaj serĉu novan elirejon. Ĝenerala direktorino de ĉina klimatizila gvida entrepreno Geli sinjorino Dong Mingzhu esprimis, ke por pasigi la financan krizon, entreprenoj devas pli multe dependi de sia propra konkurenca forto. Ŝi diris:

"Entreprenoj devas fortigi propran konkurencan forton. Nome, entreprenoj devas posedi propran kernan teknikon. Laŭ mi, entreprenoj devas per progresinta tekniko, bona servado, propra fameco kaj honesteco gajni la merkaton. Mi sentas, ke la financa krizo ne estas problemo por Geli."

Kvankam la financa krizo alportis nefavoran influon al ĉina eksportado, tamen por entreprenoj, ĝi samtempe liveris la ŝancon de struktura reguligo kaj porduktaĵa eskalado. La Grupo Silka Vojo ekenkondukis progresintajn instalaĵojn en 2006, ekproduktis plej altnivelan hejmtekstilan produktaĵon el silko, samtempe komencis kulturi propran markon kaj serion da eskaladoj kaj transformiĝoj, tio faris bonan preparon por trakti krizon.

Nun la financa krizo senĉese plivastiĝas kaj influo estas pli kaj pli profunda. En ĉi tiu fono, liverante politikan subtenon al eksportaj entreprenoj, la ĉina registaro senĉese liveras gvidan kaj konsultan servadon al entreprenoj. Vicestro de eksterkomerca departemento sub la ĉina Ministerio pri Komerco sinjoro Wen Zhongliang opiniis, ke influo el la financa krizo al evoluintaj ekonomiaj korpoj estas relative rimarkinda, kaj tiu al novaj ekonomiaj korpoj relative malgranda, nun merkata bezono de eŭropaj landoj, Usono kaj aliaj ĉefaj ekonomiaj korpoj estas malmulta, tiam ĉinaj entreprenoj povas turni rigardon al novaj ekonomiaj korpoj. Li diris:

"Montriĝo de malprospero de la nuna monda ekonomio en diversaj merkatoj estas diferenca, ĝi estas pli klara en merkatoj de Eŭropo kaj Usono. Tial oni povas krei merkaton de novaj ekonomiaj korpoj, kiel en Afriko, Sud-Ameriko kaj Sud-Azio, ĉi tiuj merkatoj havas grandan potencialan forton."

Ĉina ministro pri komerco Chen Deming esprimis, ke li konvinkiĝas, ke potencaj ĉinaj entreprenoj povas pasigi la vintron de la financa krizo. Li diris:

"Dank' al 30-jara ekzerco de la reformado kaj malfermo, la kapablo de ĉinaj entreprenoj pri konformiĝo al la merkato estas alta, kaj la kapablo pri laŭmerkata reguligo de produktaĵa strukturo, ŝanĝo de negoca maniero kaj plivastigo de merkato altiĝis, samtempe nun ili vidis, ke lande estas granda merkato, ili vendos iujn produktojn, eksportotajn laŭplane. Mi konvinkiĝas, ke ili glate pasigos la financan krizon kaj bonvenigos pli bonan disvolvon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto