Vizitu Forumon

Kampara merkato fariĝis apoga punkto de plivastigo de interna bezono

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

Plivastigo de interna bezono por glate realigi reguligon de import-eksporta strukturo kaj ŝanĝi la staton, ke ekonomia kreskado tro dependas de eksportado, estas la reformada direkto, iniciatita de la ĉina registaro en la lastaj jaroj. Nun, financa krizo senbride vastiĝas, ekstera ekonomia stato plimalboniĝas, movforto de eksportado estas malpli fortika, en ĉi tiu stato urĝeco de plivastigo de interna bezono pluapaŝe montriĝas. Pro tio, Ĉinio alprenas pluapaŝajn rimedojn por akceli nacian konsumadon, interalie laboro plivastiganta kamparan merkaton pluapaŝe rapidiĝas.

De la jaro 2005, la ĉina Ministerio pri Komerco oficiale funkciigas merkatan programon titolitan "Dekmiloj da vilaĝoj", laŭ la programo, en 3 jaroj Ĉinio instalos preskaŭ 250 mil vilaĝajn superajn merkatojn en provpunktaj areoj kaj laŭgrade reduktos konsuman diferencon inter urboj kaj la kamparo. Nun, la programo baze finiĝis kaj gajnis bonan efikon. Dum Printempa Festo de la kuranta jaro en la vilaĝo Luxi en la gubernio Changyang de la ĉina provinco Hubei, negoco de supera merkato, funkciigata de vilaĝanino Li Xianglan, estas varma. Ĉar Li Xianglan aliĝis al ĉenaj butikoj, organizitaj de hubei-a dongfang-a limigita kompanio de supera merkato, taga venda sumo de Li Xianglan duobliĝis. Ŝi diris:

"Mia negoca sumo duobliĝis, antaŭe mia taga negoca sumo nur estis pli ol mil, nun ĝi atingis 2 mil."

Post ŝia aliĝo al ĉena administrado, ŝiaj produktaĵoj estas unuece alportitaj de dongfang-a kompanio, pro tio kvalito de produktaĵoj estas garantiita kaj kamparanoj povas esti trankvilaj. Li Xianglan diris, ke ĉi tiu kialo estas la ŝlosila punkto pri leviĝo de ŝia negoca sumo.

Sekve de la programo "Dekmiloj da vilaĝoj", la ĉinaj Ministerioj pri Financo kaj Komerco komencis programon titolitan "Elektroaparatojn en vilaĝojn". Ĉi tiu programo celas liveri kapitalan subvencion al kamparanoj, aĉetontaj elektroaparatojn. Per la rekta subvencia maniero, la centra kaj loka financoj donas al kamparanoj subvencion je 13% de prezo de elektroaparatoj. Post pli ol unujara punkta provado, la 1-an de februaro de la kuranta jaro, la programo komencis popularigon en la tuta lando, produktaĵoj inkludas kolor-televidilojn, fridoujojn, poŝtelefonojn, lavmaŝinojn, motorciklojn, komputilojn, klimatizilojn kaj akvovarmigilojn.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto