Vizitu Forumon

Kampara merkato fariĝis apoga punkto de plivastigo de interna bezono

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

Respondeculo de la programo en la urbo Tongliao de la ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio sinjoro Zhang Yaobao konigis, ke la programo ege stimulis potencialan forton de konsumado de kamparanoj, precipe kun mezalta aŭ malalta enspezo. Li diris:

"La programo zorgas ĉefe al kamparanoj kun mezalta aŭ malalta enspezo kaj liveras al ili bezontatajn konsumaĵojn. La subvencio povas mobilizi aktivecon de ĉi tiaj kamparanoj en konsumado, tekniko de produktaĵoj estas matura, ankaŭ postvenda servada mekanismo perfekta, tio tre utilas al eskalado de kamparana konsumado."

Laŭ statistiko kaj kalkulo, en la kuranta jaro Ĉinio investos 15 miliardojn da juanoj por la subvencio, en la lasta jaro la subvenico estis 9 miliardoj da juanoj, kaj pro la subvenico en la kuranta jaro enlanda postulo je pli ol 100 mliiardoj da juanoj estos akcelata. Kaj la politiko almenaŭ daŭros je 5 jaroj, kaj altiros vendadon de elektroaparatoj je pli ol 500 miliardoj da juanoj.

Krom elektroaparata industrio, ĉinaj aŭtaj entreprenoj trovis vastan komercan ŝancon en koncernaj registaraj politikoj. Antaŭ Printempa Festo, Ĉinio elmetis en projekto pri prosperigo kaj reguligo de aŭta industrio, ke en 2009, Ĉinio aranĝos 5 miliardojn da juanoj por doni subvencion al kamparanoj, aĉete ŝanĝontaj trirada aŭto kaj malaltrapida aŭto per malpeza ĉaro kaj malgrand-ellasa aŭto.

Konsuma potenciala forto de kampara merkato estas granda, sed por malfermi la konsuman situacion de la kampara merkato, pliigo de enspezo de kamparanoj estas la bazo. Pro tio, Ĉinio elmetis daŭrigi stabiligon de agrikultura produktado kaj pliigon de kamparana enspezo en 2009.

Estro de oficejo de centra gvida grupo de kampara laboro sinjoro Chen Xiwen diris, ke nun eksporta redukto, kaŭzita de la financa krizo, jam kaŭzis senlaborecon de iuj kamparanoj, kiuj laboris en entreprenoj, laŭ kalkulo preskaŭ 20 milionoj da laborantoj el la kamparo perdis laboron. Estontece, la ĉina registaro alprenos multajn rimedojn por helpi ilin. Li diris:

"Unue, la registaro stimulos entreprenojn en urboj kaj ĉemaraj evoluintaj lokoj laŭeble ne maldungi laborantojn; due, la registaro liveros al senlaboruloj pli da trejnaj ŝancoj por pliigi ilian enoficiĝan kapablon; trie, konstruado de publikaj instalaĵoj kiel eble plej multe sorbos enoficiĝon de laborantoj el la kamparo; kaj kvare, la registaro helpos ilin krei entreprenojn."

Kiam la registaro klopodas por pliigi enspezon de kamparanoj, iuj ĉinaj kamparanoj komencis per moderna teknika metodo aktive krei abundajn profitojn al si mem kaj aliaj kamparanoj. Vilaĝano de la vilaĝo Hongxing de la urbo Shenyang de la ĉina provinco Liaoning sinjoro Cao Dongzhe ĝuste utiligis retan teknikon, kolektis informojn pri vendado kaj aĉetado de agrikulturaj produktaĵoj, helpis al kamparanoj kompreni internacian merkaton kaj vendi produktaĵojn al Korea Respubliko, Japanio kaj Rusio. En 2008, la sumo de negoco de agrikulturaj produktaĵoj, atingita per retejo, superis 100 milionojn da juanoj. Pri la celo en la jaro 2009, Cao Dongzhe esprimis, ke per la retejo, li varbos pli da homoj pri informoj kaj riĉigos pli da homoj. Li diris:

"En 2009, mi varbos preskaŭ dekmil homojn pri informoj, per interfluo de informoj kaj aĉeta perulo, la negoca sumo estos pli multa."

Fakuloj opiniis, ke per la politikoj kaj rimedoj de altiro de konsumado kaj pliigo de kamparana enspezo, kaj perfektigo de kamparaj eduko, kuracado kaj socia garantio, la kampara konsuma merkato espereble ludos pozitivan rolon en plivastigo de enlanda postulo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto