Vizitu Forumon

Ĉina registaro aktive alprenis metodojn por redukti damaĝon de komerca protektismo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

Efektive, sekve de senĉesa fortiĝo de konkurenca kapablo de produktaĵoj kaj leviĝo de merkata okupo, Ĉinio renkontis pli kaj pli da malfaciloj en eksportado. Laŭ materialoj, Ĉinio jam fariĝis la lando, kiu estis enketata pri kontraŭdumpingo en sinsekvaj 11 jaroj, kaj ĉiujare perdo preskaŭ atingis 40 miliardojn da usonaj dolaroj. Kiam malrapidiĝas tutmonda ekonomia kreskado, Ĉinio fariĝis suferanto de komerca protektismo. En la lastaj tagoj, Usono, Eŭropa Unio, Hindio kaj Brazilo kolektis grandmezuran kontraŭdumpingan imposton al ŝtalproduktaĵoj, pecoj de mekanikaĵoj, ludiloj kaj pneŭmatikoj, importitaj el Ĉinio, iuj eĉ malpermesis importadon.

Cetere, pli kaj pli da landoj limigis importadon de ĉinaj produktaĵoj per senĉesa altigo de teknika normo. Ankaŭ ĉinaj entreprenoj kontentigis pli kaj pli severan postulon per altigo de kvalito por teni merkatan kvoton. Ĉina granda entrepreno pri manĝaĵa prilaboro, la manĝaĵa grupo Longda ĝuste estas unu el ili. Ĝenerala direktoro de la grupo sinjoro Gong Xuebin sciigis al raportisto, ke liaj produktaĵoj estas eksportataj ĉefe al Japanio, kaj Japanio havas tre severan ekzamenan normon al importataj manĝaĵoj. Por konformi al postulo de Japanio, antaŭ ol Japanio ellaboris pli severan manĝaĵan ekzamenan normon, la entrepreno komencis altigi propran ekzamenan nivelon, tial altigis produktaĵan kvaliton. Li diris:

"En 2005, la grupo sendis tri homojn lerni en Japanio, kaj tute laŭ japana ekzamena normo importis instalaĵojn, kaj ni pagis pli ol 20 milionojn da juanoj por la instalaĵoj. La nombro de programoj, ekzamenataj de Japanio, superis 700, la postulo estas severa, sed ni havas la instalaĵon, tial ni povas mem fari ekzamenon."

Gong Xuebin diris, ke ĉar lia entrepreno produktas tute laŭ la normo de Japanio, tial eksportado tenas kontinuan kreskadon kaj establis propran faman markon en Japanio. Li opiniis, ke atakate de la financa krizo, pli kaj pli da japanoj aĉetos manĝaĵojn kun malmulta kosto kaj bona kvalito, ankaŭ lia entrepreno profitos de tio. Li antaŭkalkulis, ke en la kuranta jaro la eksportado al Japanio leviĝos.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto