Vizitu Forumon

Ĉina registaro aktive alprenis metodojn por redukti damaĝon de komerca protektismo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

Same kiel Longda, pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj konis, ke la plej efika metodo kontraŭ rimedoj de komerca protektismo ĝuste estas altigo de kvalito de propraj produktaĵoj kaj antaŭtempe sin kunligi kun internacia normo. Cetere, por eviti komercan obstaklon, iuj entreprenoj fondis filiojn en la importantaj landoj kaj realigis regionigon de produktaĵoj. Samtempe, vidinte ŝancon el plivastigo de interna bezono, iuj entreprenoj komencis turni disvolvan ĉefaĵon al la interno.

Samtempe kun tio, la ĉina registaro aktive alprenis metodojn por redukti damaĝon al Ĉinio. La ĉina registaro multfoje esprimis, ke Ĉinio oponas kontraŭ komerca protektismo, ne realigos komercan protektismon kaj pruvos tion per reala ago. En la lasta februaro, estrante aĉetan grupon, konsistantan el pli ol 200 entreprenistoj, ĉina komerca ministro Chen Deming venis al Germanio, Svislando, Hispanio, Britio kaj aliaj eŭropaj landoj kaj disvolvis serion da aktivadoj de komerca investo, simpozio, intertraktado kaj aĉeto. Laŭ informo, sumo de mendiloj, subskribitaj de la grupo, atingis dek miliardojn da usonaj dolaroj.

Malsame ol la ĉina agmaniero, en la lastaj tagoj, iuj landoj ellaboris politikon pri diskriminacio. Ekzemple, ili postulas, ke oni aĉetu nur propralandajn produktaĵojn, entreprenoj eksigu nur fremdlandajn laborantojn. Kaj ili ellaboris limigitajn rimedojn nur pri ĉinaj produktaĵoj. La komerca protektismo, gvidata de ŝtatoj, sendube plimalfaciligis ĉinajn eksportantajn entreprenojn.

Zhang Xiaoji el disvolva esplora centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, opiniis, ke se oni ne bremsos la komercan protektismon, la tutmonda ekonomio fariĝos suferanto. Li diris:

"Se oni lasos la komercan protektismon disvolviĝi, kaj ĉina eksportado estos atakata, ne nur ĉinaj entreprenoj kaj laboristoj estos damaĝitaj, sed ankaŭ la landoj, kiuj liveras al Ĉinio materialojn, instalaĵojn, teknikojn kaj mezproduktaĵojn, estos damaĝitaj. Tial komerca protektismo alportos tutmondan katastrofon. La komerca protektismo celas ne nur Ĉinion, sed ankaŭ aliajn landojn, eĉ la tutan mondon, tial ni devas kune oponi kontraŭ ĝi."

Specialistoj opiniis, ke laŭ historiaj spertoj, la tempo post depresio je unu aŭ du jaroj estas pinta tempo de komerca protektismo, tial nun ankoraŭ estas la ĝerma periodo de la komerca protektismo, en la venontaj du jaroj ĝi disvolviĝos plu. Ĉinio devas trankvile trakti ĝin, per plivastigo de importado kaj translanda aĉetado stimuli entreprenojn alpreni aktivajn rimedojn kaj rezisti la komercan protektismon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto