Vizitu Forumon

Hubei-a jingshan-a malpezindustria mekanika korporacio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Sekve de ĉina ekonomia rapida evoluado kaj ekonomia tutmondiĝa profundiĝo en la lastaj jaroj, pli kaj pli da fremdlandaj korporacioj investis kaj instalis fabrikojn en Ĉinio. Samtempe kun tio, multaj ĉinaj entreprenoj iris el Ĉinio kaj rekte partoprenis en konkurenco de internacia merkato.

La entrepreno nomiĝas jingshan-a malpezindustria mekanika akcia limigita korporacio, la ĉefstabejo sidas en la gubernio Jingshan de la ĉina provinco Hubei, kaj nun la korporacio havas pli ol 3 mil laborantojn. Kiel ĉina plej granda fabriko de kartona kaj paperkesta pakuma mekanikaĵo, la korporacio okupas pli ol 60% de produktoj en la ĉina merkato. Ĝis nun, la korporacio jam instalis vendajn filiojn aŭ agentejojn en Rusio, Hindio, Turkio, Francio, Brazilo kaj aliaj landoj kaj uzantoj troviĝas en la tuta mondo. En la lasta jaro, ĝia eksporta sumo atingis 22 milionojn da usonaj dolaroj kaj okupis 13,8% de totala produkta valoro de la korporacio.

Laŭ la menciitaj donitaĵoj, la korporacio jam akiris relative grandan sukceson en la internacia merkato. Efektive, ĝi marŝis sur la internaciiga vojo malpli ol 10 jarojn. Ĝenerala direktoro de jingshan-a malpezindustria mekanika korporacio sinjoro Li Jian sciigis al raportisto, ke en la fino de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, komenciĝis la internaciiga procezo, tiam iro el

"En 1999, nia korporacio establis fakon de internacia komerco. Ni faris ĉi tiun agon ĉar tiam en la interna merkato ni jam okupis absolute multan proporcion, la administra tavolo de la korporacio konsciis, ke por akiri pli grandan disvolvan spacon, ni devas esplori eniron en la internacian merkaton. Aliflanke, produktoj jam unuapaŝe havas kondiĉon de konkurenco kun fremdlandaj produktoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto