Vizitu Forumon

Hubei-a jingshan-a malpezindustria mekanika korporacio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Komenco estas malfacila, kvankam la korporacio ellaboris racian internaciigan strategion laŭ reala stato kaj klare difinis evoluantajn landojn kiel la unuapaŝan celan merkaton, tamen pro manko de spertoj, enirinte en la internacian merkaton, la korporacio renkontis multajn malfacilojn. Ĝenerala direktoro Li Jian diris:

"En la unua periodo, ni havis neniun sperton kaj partoprenis en ĉiuj ekspozicioj, ĉar ni ne sciis kie ekzistas specialaj merkatoj kaj klientoj. Post kiam ni sukcese eniris en la rusan merkaton, ni akumulis kompletan sperton, ekzemple sperton pri trovo de specialaj klientoj kaj kontentigo al eksporta postulo."

Dank' al propra senĉesa klopodado, la korporacio laŭgrade eniris en la orienteŭropan, hindan, sudorientazian, mezorientan kaj sudamerikan merkatojn kaj eksporta sumo pliiĝis en sinsekvaj jaroj. En 2004, ĝi renkontis malfacile akiritan disvolvan ŝancon: internacia kartona pakuma gvida entrepreno usona korporacio Langston estis aĉetata de alia korporacio pro financa problemo, kaj la nova mastro ne produktas instalaĵojn. Jingshan-a malpezindustria mekanika korporacio kaptis la ŝancon, post intertraktado aĉetis kompletan teknikon kaj markan uzadan rajton de Langston.

Ĝenerala direktoro Li Jian diris, ke ĉi tiu afero ĝuste estas la rezulto de marŝo al internacia merkato, aliflanke ĝi fariĝis la ŝlosila paŝo en la estonta internaciiga procezo de la korporacio. Li diris:

"Antaŭ la afero, ni konsideris plivastigi la internacian merkaton per aĉeto kaj instalo de fabriko, kiam aperis la ŝanco de Langston, ni konceptis, ke tio estas la bona ŝanco, ĉar la maniero de aĉeto de desegnaĵo ne nur reduktis nian koston, sed ankaŭ igis nin havi pli multajn kaj fleksajn elektojn kiam ni ellaboras internaciigan strategion."

Aĉeto de tekniko de Langston ne nur altigis kvaliton de produktoj de jingshan-a malpezindustria mekanika korporacio, sed ankaŭ helpis al la korporacio pli rapide eniri en Meksikion, Ĉilion, Brazilon kaj aliajn latinamerikajn merkatojn, ĉar en ĉi tiuj landoj ekzistas multaj malnovaj uzantoj de Langston.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto