Vizitu Forumon

Ĉinio kune kun aliaj landoj oponas kontraŭ komerca protektismo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

En la lasta tagdeko de februaro, por realigi fruktojn de vizito de ĉina ĉefministro Wen Jiabao al Eŭropo, estrante ĉinan akcelan grupon de komerco kaj investo, ĉina komerca ministro Chen Deming sukcese vizitis eŭropajn 4 landojn kaj pagis pli ol dek miliardojn da usonaj dolaroj por aĉetado kaj mendado. La 7-an de marto, Ĉinio resendis laborgrupon pri investo kaj kunlaboro al Eŭropo. Diversrondaj personoj opiniis, ke ĉi tia ago montras, ke Ĉinio kune kun diversaj landoj oponas kontraŭ komerca protektismo. Hodiaŭ ni babilos pri ĉi tiu temo.

Nun, la tutmonda ekonomio troviĝas en la eksterordinara tempo, la tendenco de revigliĝo de komerca protektimo en iuj landoj pliigis maltrankvilon de homoj pri ekonomia perspektivo. De la fino de januaro ĝis la komenco de februaro, ĉina vicĉefministro Wen Jiabao vizitis eŭropajn 4 landojn. Dume, li esprimis, ke Ĉinio kune kun eŭropaj landoj venkos la malfacilan tempon. Kiel estro de ĉina akcela grupo de komerco kaj investo, ĉina komerca ministro Chen Deming diris en sia vizito al Eŭropo, ke la vizito de la grupo celas plenumi promeson. Li diris:

"La vojaĝo al Eŭropo montras, ke la ĉina registaro faris tion, kion ĝi diris. Ni oponas kontraŭ komerca protektismo, per reala ago ni profunde malfermis nian merkaton, ni faris aĉeton en Eŭropo, tio celas per reciproka komerco kune venki la malfacilan tempon kaj revigligi frue la ekonomion."

La malferma koncepto kaj pozitiva respondeca rimedo de la ĉina registaro estis alte taksitaj de eŭropaj ekonomi-rondaj personoj. Karl-Theodor Freiherr zu Guttenberg, germana ekonomia kaj teknika ministro, opiniis, ke la ĉina aĉetado utilas al profundigo de duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj al komuna trakto de la nuna krizo. Li diris:

"La registaroj de Germanio kaj Ĉinio alprenis rapidajn kaj fortajn rimedojn kontraŭ la financa krizo, sed ekonomi-stimula plano de sola lando ne povas stimuli la mondan merkatan bezonon. Tial, fortigo de ekonomia kaj komerca kontaktiĝo inter Germanio kaj Ĉinio havas gravan signifon. En ĉi tiu malfacila tempo, la ĉina aĉeta grupo dissendis fidon kaj pozitivan signon. Kaj protektismo estas tute erara respondo al la financa krizo. Tial, la du landoj decidis kune akceli doha-an intertraktadon de Monda Komerca Organizo kaj preventi protektisman inklinon en ellaboro de politikoj kaj plenumo de ekonomia plano."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto