Vizitu Forumon

Ĉinio kune kun aliaj landoj oponas kontraŭ komerca protektismo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:54

Svislanda vicprezidanto kaj komerca ministro sinjorino Doris Leuthard esprimis, ke en ĉi tiu tempo de tutmonda ekonomia descendo, kunlaboraj programoj, alportitaj de Ĉinio, pliigis fidon de la du flankoj kaj esperon. Ŝi opiniis, ke la pli granda signifo de la aĉetado fontas en tio, ke la du landoj per reala ago sendis al la mondo voĉon de opono kontraŭ komerca protektismo. Ŝi diris:

"La du flankoj konsentis profundigi plu ekonomian kunlaboron, malfermi merkaton al entreprenoj de la alia flanko, kaj per tio montras la starpunkton, ke ni oponas kontraŭ komerca protektismo."

Ĉinio kaj eŭropaj diverslandaj registaroj esperas per fortigo de kunlaboro altigi fidon kaj kapablon kontraŭ la financa krizo, kaj por duflankaj entreprenoj, vido-al-vida interkompreno kaj subskribo de kunlabora interkonsento estas esenca bonaĵo. Membro de la ĉina akcela grupo pri komerco kaj investo kaj delegacio de ĉina akcia limigita kompanio Beiche subskribis aĉetan kontrakton kun germana entrepreno. Vicĝenerala ekonomikisto de la kompanio sinjoro Cao Guobing diris, ke la aĉetado alportos reciprokan utilon kaj ambaŭflankan gajnon al dulandaj entreprenoj. Li diris:

"Germanaj bonkvalitaj prilaboraj instalaĵoj utilas al sukcesigo de altigo de rapideco de ĉina fervojo. Ĉi tio estas tre bona ŝanco por ni, ni fortigis longtempan kunlaboron kun germanaj partneroj. Mi opinias, ke la du flankoj estas reciproke utilaj kaj ambaŭflanke gajnigaj."

Estrante la grupon al Eŭropo, ĉina komerca ministro Chen Deming multfoje montris, ke praktika kunlaboro estas la plej efika vojo por venki la krizon. Jus pli en kriza tempo, homoj des pli devas persisti en malfermo kaj kunlaboro, komerca protektismo ne igas revigliĝon de ekonomio, sed rapidigos descendon. Li serioze promesis, ke Ĉinio marŝos plu sur la vojo de malfermo kaj reformado.

Specialisto de instituto pri internacia komerca kaj ekonomia kunlaboro sub la ĉina Komerca Ministerio sinjoro Mei Xinyu taksis, ke en la nuna tempo, ke reviglis komerca protektismo, Ĉinio sendis grupon al Eŭropo por disvolvi ekonomian kaj komercan interfluon, tio enkorpigas la ĉinan bonan figuron pri iniciato de reciproka utilo kaj malfermo. Li diris:

"Nia ago, kontraŭ tutmonda komerca protektismo, faris demonstron al la tuta mondo, kaj bremso de plivastiĝo de tutmonda komerca protektismo povas krei pli fidindan komercan medion al Eŭropo kaj al la tuta mondo. Ĉi tia signifo estas pli grava."

Laŭ konigo, en la kuranta jaro Ĉinio sendos ankaŭ multajn grupojn pri teknika kunlaboro, komerco kaj investo, al aliaj landoj por disvolvi interfluon kaj kunlaboron, interalie, en la lastaj dektagoj de aprilo, Ĉinio sendos grupon al Usono kaj disvolvos interfluon de ekonomia kaj komerca kunlaboro. Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio Yao Jian esprimis, ke en la nuna financa krizo, pluapaŝa akcelo de ekonomia kaj komerca interfluo kun koncernaj landoj estas unu el la rimedoj por prosperigi la tutmondan ekonomion. Li diris:

"Poste, ni ankaŭ havos koncernan teknikan kunlaboron, laŭ diferencaj ŝtatoj kaj malsamaj ekonomiaj disvolvaj periodoj, enhavo de akcelo de komerco kaj investo estas iom malsama ol antaŭe en eksportado kaj aĉetado. En la venonta paŝo, ni havos kunlaboron pri tekniko, enkondukon de teknikoj pri ŝparado de energio kaj altiron de eksteraj kapitaloj al Ĉinio."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto