Vizitu Forumon

Diĝitaj Aeraj Kameraoj, esploritaj kaj ekspluatitaj de Ĉinio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Por kiel eble plej frue esplori kaj ekspluati ĉinan propran diĝitan aeran kameraon, konforman al ĉina tera trajto, en 2002 ĉina instituto de mezurado kaj mapado sub Ĉina Ŝtata Buroo pri Mezurado kaj Mapado fondis esploran kaj ekspluatan grupon. Akademiano de Ĉina Akademio de Inĝenieriaĵo kaj honora estro de ĉina instituto de mezurado kaj mapado sinjoro Liu Xianlin servis kiel estro de la esplora grupo. Akademiano Liu Xianlin konigis, ke ilia pensfadeno de esploro kaj ekspluato ĝuste estas venko super mankoj de importitaj diĝitaj aeraj kameraoj. Li diris:

"Bildoj, fotitaj per importitaj diĝitaj kameraoj, estas tre belaj. Kial? Aviadiloj flugis malalte, nur je 480 metroj aŭ 500 metroj. Tio alportis multajn problemojn en mezurado kaj mapado. La unua estas, ke altdistanca precizeco estas malsufiĉa. La dua estas, ke la kovra areo estas malgranda, kiom alte aviadilo flugas, tiom da areo ĝi kovros. Ankaŭ interfokusa distanco de importitaj kameraoj estas fiksa, ne povas esti ŝanĝita, tial fotado havas limigecon, ekzemple kamerao, kiu povas fari fotografadon en urboj, ne povas esti uzata en montregiono, kaj ankaŭ en fotografa vetero ekzistas multaj limigoj."

Antaŭe akademiano Liu Xianlin konis nenion pri diĝita kamerao. Li sciigis al la raportistino, ke lia studfako estas pri aparatoj, li neniam pensis, ke li rilatos kun diĝita kamerao iutage. Sed la 63-jaraĝa Liu Xianlin eklernis, aĉetis amason da libroj, faris konsulton al aliaj homoj kaj laŭgrade fariĝis fakulo. Por esplori kaj ekspluati diĝitan aeran kameraon, li kaj lia grupo provis diversajn projektojn kaj fine difinis la projekton de enkondukto, kolekto kaj kreo.

Ili aĉetis altnivelajn civilajn kameraojn, solidigis ilin, precize ekzamenis solan kameraon, poste ligis ilin, faris precizan platforman ekzamenon, ekipis mezuran akceptilon GPS, aeran antenon GPS, diĝitan kompason, administran komputilon de aera fotografado, teran posttraktan komputilon kaj amason da aeraj kaj teraj softvaroj, fine formis kompletan integrecan sistemon. Liu Xianlin diris, ke en la procezo esploro en du flankoj estas plej malfacila.

"En du ĉeneroj esploro estas plej malfacila. Unu estas la reformo de civila kamerao kaj altigo al speciala kamerao, nome mezura kamerao. Civila kamerao faras nur foton, sed ne mezuron. Mezura kamerao kostas multan monon kaj civila kamerao estas malmultekosta. Ni decidis aĉeti altnivelajn civilajn kameraojn kaj lige ilin fari mezura kamero, tial la kosto grandmezure malpliiĝis. La dua ŝlosila ĉenero estas tekniko de ligo de multaj kameraoj, tio postulas, ke ekzistu neniu fendo. Ĉi tio estas la ŝlosila tekniko."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto