Vizitu Forumon

Diĝitaj Aeraj Kameraoj, esploritaj kaj ekspluatitaj de Ĉinio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Por solvi la du ŝlosilajn teknikajn problemojn, Liu Xianlin kaj lia grupo senĉese faris eksperimentojn, senĉese imitis efektivan staton, senĉese komparis diversajn projektojn kaj senĉese faris ekzamenon. De oktobro de 2005, SWDC, esploritaj kaj ekspluatitaj de Liu Xianlin kaj lia grupo, komencis faris fotografadon en ĉinaj lokoj Wulanbutuo, Jiaozuo, Qinyang, Yibin kaj aliaj ebenaj kaj montaj lokoj kaj ekzamenis bildan efikon. Liu Xianlin diris, ke ilia grupo konsistas nur el 10 membroj, kaj la scienc-esplora kosto nur estas pli ol 14 milionoj da juanoj, ne okupis dekonon de la kosto en fremdaj landoj, sed la tuta esplora kaj ekspluata procezo estas subtenata de diversaj socirondoj, inkluzive de la ĉina Ministerio pri Scienco kaj Tekniko, Ĉefurba Normala Universitato kaj Pekina Scienc-teknika Limigita Korporacio Tianyuan Siwei. La korporacio Tianyuan Siwei fondiĝis en 2004, de la fondiĝo ĝi ĉiam subtenas la esploradon kaj ekspluatadon de diĝita aera kamerao, ĝenerala direktoro Guan Junsheng ĝuste partoprenis en fotografado kaj ekzameno de SWDC en diversaj ĉinaj lokoj, li estas tre kontenta pri la aplika rezulto. Li diris:

"Post la efektiva uzado, mi sentas, ke la kamerao SWDC konformas al la ĉina ŝtata stato. Bildoj, akiritaj per SWDC, havas bonan kvaliton, oni povas uzi kameraon SWDC kaj foti bildojn eĉ en nuba tago, nebula tago kaj aliaj malbonaj veteroj. Kaj labora maniero de kamerao SWDC estas simpla, ĝi povas kontentigi postulojn de diversaj skaloj, ankaŭ povas fari fotografadon en ebenejo, montregiono, urboj kaj lokoj kun altaj konstruaĵoj. La flugado ne bezonas pilotojn. Post kelkaj horoj de surteriĝo de aviadilo, oni povas vidi la bildojn. Kaj estas grave, ke la prezo atingas nur 4,8 milionojn da juanoj, trionon aŭ kvaronon de la prezo de importitaj kameraoj."

Guan Junsheng diris ankaŭ, ke la kamerao SWDC estas ne nur kamerao, sed ankaŭ sistemo de fluglinia desegno ĝis fina donitaĵa trakto, kaj uzantoj ne bezonas iun ajn softvaron kaj hardvaron. Kaj fabrikisto ankaŭ liveras senpagan promocion de softvaroj, senpagan ŝanĝiĝon de objektivo, senpagan precizan ekzamenon kaj aliajn senpagajn servadojn. En marto de la kuranta jaro, la korporacio Tianyuan Siwei aĉetis diĝitan aeran kameraon SWDC kaj per la kamerao sukcese akiris programon de mezurado kaj mapado en la ĉina loko Tianshui.

Vicestro de Ĉina Ŝtata Buroo pri Mezurado kaj Mapado sinjoro Li Weisen diris, ke la naskiĝo de la diĝita aera kamerao SWDC grande reduktos ĉinan dependecon al alilandaj produktoj. Li diris:  

"La popularigo kaj uzado de ŝtataj diĝitaj aeraj kameraoj grande altigos ĉinan kapablon de akiro de aeraj telesensaj donitaĵoj kaj produktan efikon, akcelos vastan uzadon de aera fotografa mezura tekniko en mezurado kaj mapado por akva utiligo, ŝoseo, fervojo, media protektado kaj turismo."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto