Vizitu Forumon

Rakonto pri Wu Xiaosong

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Wu Xiaosong naskiĝis en ĉina fama urbo Quanzhou en la provinco Fujian. Fininte sian lernadon en ĉina Fuzhou-a Universitato, li volonte faris instruadon en kamparo en fujian-a loko Pingtan. Laŭ Wu Xiaosong, tie estas alia mondo. Pro malriĉeco, homoj nur povas sin satigi, estas terure, ke homoj ne konvinkiĝas, ke klero povas ŝanĝi propran fatalon. Multaj infanoj lernis en lernejo en ĉi tiu semestro, sed en sekva semestro, ili ne aperis. Tial, Wu Xiaosong ofte vizitis familiojn de lernantoj. Li diris:

"Homoj en la ĉina kamparo estas bonkoraj kaj prenas plej bonajn aĵojn por gastigi min. Ĝuste pro malriĉeco, lernantoj ne povas lerni, sed devas fari fiŝadon, tio ege batis min. Ekonomio estas bazo, tiam mi komprenis la parolon, tial volas iri el la lando."

Wu Xiaosong ankoraŭ klare memoris la tempon, la 9-an de decembro, en kiu li iris al Japanio. En tiu tago, li persone portis kelkajn grandajn pakaĵojn, per aviadilo de Ŝanhajo al Tokio.

"Tiam, pakaĵoj estis multaj. Mi demandis homojn revenintaj el Japanio, kio estas plej grava. Ili respondis, ke japana rizo estas plej multkosta, do mi aĉetis amason da pretaj nudeloj por ŝpari monon. Mi aĉetis amason da vestoj, ĉar ankaŭ vesto en Japanio estas multkosta. Mi metis manĝaĵojn kaj vestojn en unu pakaĵon, tio tute estas la vidindaĵo de homoj, kiuj iris el la patrolando."

Lernante en akademio de esplorstudentoj de japana tokia agrikultura kaj industria universitato, Wu Xiaogong penege vivis. En Ĉinio lia monata salajro estis 67 juanoj. En Japanio, ĉi tiu sumo sufiĉas por aĉeti nur dekon da panoj. Kiel multaj homoj, kiuj lernis en aliaj landoj, Wu Xiaosong kaj lernis kaj laboris. Li diris:

"Tiam mi ne povis paroli en la japana lingvo, en Japanio mi lavis bovlojn en restoracio, tio estis mia unua laboro. Mia laboro daŭris de la 22-a horo ĝis la 3-a horo de la dua tago, ĉiutage mi dormis nur 4 horojn en la komenco. Mi persistis pli ol unu jaron, poste la korpo neniam povis persisti."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto