Vizitu Forumon

Rakonto pri Wu Xiaosong

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Fininte sian lernadon en la japana tokia agrikultura kaj industria universitato, Wu Xiaosong laboris en japana fama korporacio pri akva trakto, kaj jara salajro atingis 600 mil juanojn. Por li, tio estas granda logo, sed antaŭ ol iri al Japanio, li jam faris planon: laboru en Japanio 5 jarojn poste revenu al Ĉinio. Li diris:

"Kial mi laboris 5 jarojn? Mi celis akumulon de teknikoj kaj mono, tial mi diligente laboris."

Wu Xiaosong ĉiam serĉis ŝancon reveni al Ĉinio. En la fino de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, reformado kaj malfermo jam eniris en la novan periodon, Wu Xiaosong kaj sia edzino Jin Yan, ankaŭ kiu laboris en Japanio, ne hezitis, sed kune revenis. Jin Yan diris:

"Tiam vere ne hezitinte, ni revenis, ni sentis, ke en Ĉinio ekzistas multaj ŝancoj, kaj en Japanio ni ne havas la senton de hejmo. La patrolando estas nia hejmo."

La korporacio "Aihuan Wushi", kreita de Wu Xiaosong, negocas ĉefe pri eluzitakva trakto kaj cirkulakva trakto. Antaŭ 10 jaroj, la kampo de akva trakto estis malatentata en Ĉinio, sekve de ĉina senĉesa fortigo de media protektado en la lastaj jaroj, la kampo jam fariĝis la vigla fako.

Wu Xiaosong eniris en la ĉinan ekonomian tajdon kaj lia korporacio grandpaŝe marŝas. En la listo de klientoj de la korporacio legiĝas Sony, Siemens, Philips, Panasonic, Hitachi kaj aliaj internaciaj famaj entreprenoj. Kaj pro elstara montriĝo Wu Xiaosong estas taksita de la suzhou-a registaro kiel avangandulo lerninta en alia lando kaj reveninta hejmen.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto