Vizitu Forumon

Unu tago de ŝanhaja akciulino Sun Yumei

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

La 19-an de decembro de 1990, fondiĝis ŝanhaja valorpapera borso kaj la akcia merkato estis malfermita. Post 2 jaroj, Sun eniris en la merkaton, ĝis nun ŝi jam strebis en la merkato 15 jarojn. Kompare kun la 17-jara historio de la ĉina akcia merkato, Sun estas la vera malnova akciulino. Kaj la rakonto inter ŝi kaj akcio devas retrospuri "akciabonan karton". En 1992, por sekurece vendi akciojn, tiama akcia administra fako, Ĉina Popola Banko havis bonan penson, nome unue vendi akciabonan karton kaj per poste fari, ke oni lotu laŭ la karto por aĉeti akcion. La senprecedenca produkto en la akcia evoluiga historio bruligis investan volon de multaj ĉinoj.

"Tiam, mi sciis nenion pri la akcia merkato. Sed mi ŝatas provi novan aferon. Mi volas provi mian ŝancon, tial kune kun kolegoj aĉetis la karton."

Estas bonŝance, ŝi ricevis novan akcion, post 4 jaroj la akcio eniris en la merkaton kaj alportis al ŝi pli ol 6 mil juanoj de profito. Eble pro la bonŝanco, ŝi havas bonan senton al la akcia merkato kaj fariĝis firma akciulino. Tiam, konjekto en la akcia merkato tute estas hobio, se indico senĉese pliiĝas, ŝi komencas aĉeton. Poste ŝi komprenis, ke tio estas la erara ago.

"En 1993, la akcia merkato varmis. Mi aĉetis iun akcion je la punkto de 1 300, kaj aĉetis 100 akciojn je la prezo de 27 juanoj. Tiam mi ne havis multan monon kaj ne kuraĝis aĉeti multon. Poste, la akcia merkato malvarmis, kaj la punko malpliiĝis ĝis pli ol 300. Mia akcio falis kaj mia koro estis malvarma."

Dank' al 15-jara procezo de remuldado, nun Sun Yumei jam komprenis diversajn akciajn konceptojn, ŝi povas vidi linion K, analizi direkton de la akcia merkato, ankaŭ esplori atingon de entreprenoj kaj disvolvon de fakoj post akcioj. Ĉi tiuj ŝanĝiĝoj komenciĝis en majo de 2006, tiam la ĉina akcia merkato ĝuste finis sian longan "ursan" vojon kaj eniris en revigligan periodon.

"En aprilo kaj majo de 2006, indico de ŝanhaja borso altiĝis je la punkto 1 500, en konto mi profitis el akcio. En majo mi emeritiĝis, tial havas pli da tempo."

Post la emeritiĝo, Sun vidas programojn de financa kanalo de televizio en libera tempo kaj konas informojn pri akcio, ŝi profundigas konon pri akcio tago post tago.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto