Vizitu Forumon

Unu tago de ŝanhaja akciulino Sun Yumei

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

En ripozo de la akcia merkato en tagmezo, amiko de Sun, ankaŭ akciulo, telefonis al Sun kaj ili varme diskutis pri la akcia stato en la mateno. Sun diris, ke ŝiaj amikoj kaj parencoj preskaŭ tute eniris en la akcian merkaton, akcio jam fariĝis la temo.

"Nun multaj homoj faras akcian negocon, kaj faras bone, ĉar la ĝenerala tendenco estas bona."

Kvankam la ĉefa kampo de akcia negoco estas hejmo por Sun Yumei, tamen Sun ankoraŭ persistas en veno al borso en ŝanhaja kvartalo Baoshan kelkajn fojojn en unu monato. Ŝia malnova kolego estas ĝenerala direktoro de la borso. Ĉiufoje, Sun lernis de li pri plej freŝastata analizo kaj petis lin konigi iujn valorajn akciojn.

Dank' al la konigo de Sun, la raportisto venis al la borso kaj trovis, ke akciuloj havas altan emocion.

Laborantino de la borso Wang Fang babilis kun la raportisto pri la "ursa" merkato antaŭ kelkaj jaroj. Ŝi diris:

"Kiam mi ĵus venis ĉi tien la akcia merkato estis 'ursa', kaj malmultaj klientoj venis al la borso."

Post 1999, travivinte du-jaran "bovan" merkaton, en 2001 la ĉina akcia merkato estis "ursa" merkato. En 2002, fininte sian lernadon en universitato, Wang Fang venis al la borso por laboro, ŝi renkontis la malvarman tajdon. Sed ŝi firme fidis, ke la ursa merkato certe pasos. En la mezo de la jaro 2005, reformado pri akcirajta divido kun marka signifo alportis printempan venton al la ĉina akcia merkato.

"En 2005, mi sentis, ke pli kaj pli da homoj venos ĉi tien kaj faros akcian negocon, fido de akciuloj pliiĝos. Nun ĉiutage multaj novaj akciuloj venas ĉi tien por malfermi konton. Akciuloj plenas de fido pri la akcia merkato kaj pri nia lando."

La fido de akcioj fontas ne nur el la reformado de akcirajta divido, sed ankaŭ el vigla evoluigo de ĉina ekonomio. De 1980 ĝis nun, post 27-jaraj reformado kaj malfermo, ĉina ekonomio sane kaj rapide disvolviĝas, la totala enlanda produktovaloro pliiĝis je 20 940 miliardoj da juanoj en 2006, pokapa totala enlanda produktovaloro altiĝis ĝis pli ol 1 800 usonaj dolaroj, kaj la nombro de ĉinaj malriĉuloj malaltiĝis de 250 milionoj ĝis 23 milionoj. Samtempe, Ĉinio elmetis konstrui "harmonian socion", la porpledo estas konfirmita de la popolo. Tial, la ĉina akcia merkato sin liberigis el longtempa ursa merkato, tio estas la historia certa elekto.

Por Sun, finiĝo de la akcia merkato je la 3-a horo ĉiutage ne signifas "finon" de unutaga laboro. Poste, ŝi atentos plu programojn pri akcio en radio kaj televidilo. Pri la estonta tendenco, kune kun multaj akciuloj, Sun plenas de fido.

"Ĝuste pro fido pri la akcia merkato, mi trankvile investis pli kaj pli da mono. Nun mi elektas bluan peceton kiel longtempan investon, mi konvinkiĝas, ke profito estos garantiata."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto