Vizitu Forumon

"Itala Sonĝo" de Micheli Patrizio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Profunde amanta la edzinon, Micheli Patrizio tre subtenas la decidon de Zuo Na, li rezignis sian laboron de instruisto kaj kune kun Zuo Na revenis al Wuhan. Komence, Micheli Patrizio sentis nur, ke li devas fari tion pro amo, sed ne pensis, ke pro tio realiĝis lia dua sonĝo.

Italio estas la lando ŝatanta manĝaĵojn. Italoj ŝatas makaronion, picon, italajn pastaĵojn, italan rostitan bifstekon kaj ruĝan vinon. Micheli Patrizio ĝuste ŝatas manĝon, ankaŭ lia dua sonĝo rilatas al manĝo, ĝi ĝuste estas kreo de restoracio de italaj manĝaĵoj.

En Romo, Micheli Patrizio pensis pri tio, sed pro altaj rento kaj dunga kosto, li forlasis la penson. Post kiam li vidis prosperan merkaton de restoracioj en Wuhan, la penso refoje aperis en lia kapo, kaj pro ekspluata plano de loka municipa administro, li trovis la merkatan ŝancon.

Antaŭ 2 jaroj, ekonomia ekspluatejo de la urbo Wuhan funkciigis programon de strato de franca stilo, ĝi estas grava programo de transformiĝo de la ekspluatejo. Antaŭe, la ekspluatejo ĉefe disvolvis alt-sciencteknikajn industriojn, ekzemple aŭtan industrion, kaj liveris nur bazan vivservadon al entreprenoj kaj laborantoj, kaj komerca ekspluato estis relative postiĝinta. Por plenigi la mankon, la ekspluatejo komencis reformadon kaj forte disvolvis restoraciojn, amuzejojn, hotelojn kaj aliajn komercajn kompletajn instalaĵojn.

Farinte seriozan esploron, Micheli Patrizio decidis realigi sian duan sonĝon ĉi tie kaj krei restoracion de italaj manĝaĵoj. Li ankaŭ titolis la restoracion "Itala Sonĝo".

"Mi estas ege kontenta, mi kreis la restoracion kaj realigis mian sonĝon. Nun miaj italaj amikoj enviis min kaj diris, 'Vi jam estas mastro en Wuhan!' Ni administras restoracion kaj aĉetis apartamenton. En Italio tio estas malfacile realigata. Antaŭ unu kaj duona jaroj neniu komerco ekzistis ĉi tie, sed post pli ol unu jaro, grande disvolviĝis, post 2 jaroj eble okazos iu granda ŝanĝiĝo."

Ĉar en la eksplualtejo ekzistas multaj entreprenoj, tial de komenco varmas negoco de la restoracio de Micheli Patrizo. Vespere, oni ŝatas veni en ĝin, gustumi italajn manĝaĵojn kaj ĝui alilandan moron.

La restoracio "Itala Sonĝo" estas ŝatata ne nur de wuhan-anoj, sed ankaŭ de fremdlandanoj, kiuj vivas en Wuhan. Brito Alan Laine ĝuste estas unu el ili. Li diris:

"Mi laboris en Italio preskaŭ 3 jarojn. Mi tre ŝatas italajn pladojn. En Wuhan mi trovis la restoracion, kiu havas bonajn manĝaĵojn, mi ege ĝojas!"

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto