Vizitu Forumon

"Itala Sonĝo" de Micheli Patrizio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Krom amo kaj manĝaĵo, piedpilko estas ŝatata de italoj. Micheli Patrizio estas la lojala subtenanto de la itala piedpilka grupo AC Milano, tial la restoracio ankaŭ estas la kampo de pilkaj fervoruloj. La muro de la restoracio plenas de flagoj, insignoj kaj bildoj de membroj de la grupo AC Milano.

La tria sonĝo de Micheli Patrizio ĝuste rilatas al piedpilko. Antaŭ pli ol 20 jaroj, Micheli Patrizio estis membro de piedpilka grupo de Varese. Eksiĝinte li volis servi kiel piedpilka trejnisto, sed malsukcesis. Veninte al Ĉinio, li tre volas fari ion al piedpilka interfluo inter Ĉinio kaj Italio. En Wuhan, Micheli Patrizio ĉiam trejnas najbarajn knabojn pri piedpilko en libera tempo. Li esperis fariĝi trejnisto de loka piedpilka teamo.

"Mi esperas trejni ĉinan piedpilkan teamon, temas pri knaba grupo, gvidi iujn junulojn kaj knabojn piedpilki en Italio, tio estas mia sonĝo."

Micheli Patrizio diris, ke li estas la homo senĉese strebanta al nova afero. Vere, de Italio al Ĉinio, de ĉina edzino al restoracio de italaj manĝaĵoj, Micheli Patrizio senĉese klopodas por realigi siajn sonĝojn. Samtempe kun tio, li atestis disvolvon de la urbo Wuhan. Li diris, ke li plenas de fido pri la disvolvo de Wuhan.

"La vivo en Italio ne estas tio, kio mi volas. Ĉinio liveris al mi la ŝancon trovi vivintereson. Mi ŝatas defion. Veno al Ĉinio celas posedi esploran travivaĵon. La urbo estos pli kaj pli bona, eble post 5 jaroj, 10 jaroj, vin surprizos la granda ŝanĝiĝo de Wuhan."

Nun, administrante propran restoracion, Micheli Patrizio lernas la ĉinan lingvon. Li opiniis, ke tio povas pli bone kunfandiĝi en Wuhan kaj en Ĉinion.

"Mi eklernis la ĉinan lingvon, ĉar mi jam forgesis multajn ideogramojn, lernitajn en Italio. Veninte al Ĉinio, mi pli multe parolis en la angla kaj franca lingvoj, malmulte en la ĉina lingvo. Mi sentis, ke tio ne povas adaptiĝi al la medio, tial mi devas serioze lerni la ĉinan lingvon."

Kvankam Micheli Patrizio estas jam ne juna, tamen kiel antaŭ pli ol 20 jaroj, li plenas de emocio kaj espero al la vivo. Li diris, ke en Ĉinio liaj sonĝoj ne nur estas la tri sonĝoj, estontece pli multaj sonĝoj atendos lin.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto