Vizitu Forumon

Rakonto pri taiwan-a komercisto Zeng Qinzhao

(GMT+08:00) 2009-07-12 17:41:52

La urbo Xiamen de la ĉina provinco Fujian sidas en la ĉina sudorienta ĉemara regiono, ĝi plej proksimiĝas al Taiwan. Sekve de oftega interfluo ekonomia kaj komerca inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo, multaj taiwan-aj komercistoj faris investon kaj entreprenon en Xiamen. Dank'al multjara klopodado, sekve de rapida evoluigo de la ĉeftera ekonomio, ilia afero estas pli kaj pli bona. Hodiaŭ ni babilos pri taiwan-aj komercistoj en Xiamen.

Sinjoro Zeng Qinzhao servas kiel ĝenerala direktoro de Elektra Limigita Korporacio Doowell. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento en Taiwan, la korporacio estis bremsita de merkato, laborforta kosto kaj aliaj disvolvaj paneoj, tial li konsideris translokigi industrion. Li sciigis al raportisto, ke komence, Xiamen, eĉ la ĉeftero ne estis lia unua elekto.

"Efektive, antaŭ ol fari esploron en la ĉeftero, mi veturis al Filipinoj, Tajlando, Malajzio, Indonezio kaj Singapuro. Sed mi pensis, ke kiel ĉino,  mi devas fari ion en la ĉeftero. Tiam mi havis la penson, ke iutage mi revenos."

Kompreneble, konsiderante komercan perspektivon, Zeng Qinzhao elektis Xiamen.

"Niaj produktoj ĉefe estas eksportataj. Xiamen estas havena urbo, laŭ mi, ĝi havas bazon kaj kondiĉon fariĝi bona eksporta urbo. Cetere, Xiamen estas plej najbara al Taiwan, tiam mi konsideris, ke se ni instalos produktan bazon ĉi tie, ni posedos relativan trafikan superecon."

Zeng Qinzhao klare memoras malfacilojn en la komenco. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, vivkondiĉo de la ĉeftero havis multan distancon disde Taiwan, ankaŭ negoca kondiĉo estis malbona. Zeng Qinzhao ankoraŭ memoras, ke tiam interkomunika kondiĉo postiĝis, por telefono, li petis proksimume duonjaron.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto