Vizitu Forumon

Rakonto pri taiwan-a komercisto Zeng Qinzhao

(GMT+08:00) 2009-07-12 17:41:52

Sed malfacilojn ne timis Zeng Qinzhao, per riĉaj spertoj kaj persisteco, li faris aferon pli kaj pli granda, skalo kaj efiko senĉese leviĝas. En 2007, eksporta sumo de la korporacio proksimiĝis al 400 milionoj da usonaj dolaroj.

Laŭ Zeng Qinzhao, sukceso fontas en persistado.

"Laŭ mi, se ni volas sukcesi, unue ni devas posedi apartan aĵon kaj entrepreno devas posedi propran trajton. Due, ni devas nin dediĉi al la entrepreno. Antaŭ instalo de fabriko en la ĉeftero, mi ĉiam absorbiĝis en elektra fako. Efektive, mi havis multajn ŝancojn turni min al aliaj fakoj, sed mi ne faris. Ĉar mi pensis, ke oni devas absorbiĝi en unu afero. Tial mi ĉiam kredis, ke sukceso ne havas proksiman vojon."

Zeng Qinzhao kreis entreprenon en la ĉeftero 16 jarojn. En la lastaj 16 jaroj, Zeng Qinzhao persone atestis rapidan evoluigon de la ĉeftero. Li opiniis, ke sukceso de taiwan-aj komercistoj en la ĉeftero intime rilatas al la disvolva granda medio. Li diris:

"Efektive, kurbo de ĉina ekonomia kreskado estas tute sama kun kurbo de nia korporacia disvolvo. Precipe en la lastaj 5 jaroj, kvanta ŝanĝo naskis kvalitan ŝanĝon, la kreskado de ĉina ekonomio troviĝas en plirapida periodo. Tial, multaj fabrikoj, instalitaj de taiwan-aj komercistoj en la lastaj jaroj, laboras pri altpintaj alt-sciencteknikaj fakoj."

La sukceso de taiwan-aj komercistoj en Xiamen ankaŭ fontas en subteno kaj helpo el Xiamen en la politika kaj aliaj flankoj. Vicestro de oficejo pri taiwan-a laboro de Xiamen sinjoro Wang Mingshui konigis, ke neniam haltis servado al taiwan-aj komercistoj.

"Por protekti kaj stimuli taiwan-ajn samlandanojn investi en Xiamen, samtempe protekti iliajn laŭleĝajn rajtojn, xiamen-an popolan kongreson aprobis 'xiamen-a garantia regularo pri protektado de investo de taiwan-aj samlandanoj' en 1994. La xiamen-a registaro speciale instalis plendotraktan centron por servado al taiwan-aj komercistoj."

Samtempe, la xiamen-a registaro establis platformon por fari interfluon kun taiwan-aj komercistoj, kunsidan sistemon. En ĉiuj duonjaroj okazas kunsido, la registaro aŭskultas opiniojn kaj proponojn de taiwan-aj komercistoj. En kunsido, multaj problemoj estas solvitaj, tial taiwan-aj komercistoj tre bonvenigas la sistemon.

Nun, taiwan-aj komercistoj jam fandiĝis en la urbon Xiamen, pli ol 40 taiwan-aj komercistoj sinsekve estis titolitaj "honora civitano". Zeng Qinzhao ĝuste estas unu el ili. Li diris, ke nun lia afero glatas, sed li ankoraŭ havas volon, ke la du bordoj frue realigu ĉiuflankajn malfermojn de poŝto, komero kaj navigo.

"Kial pli kompakte kombini la du bordojn, komune disvolvi ekonomion kaj levi vivon de popolanoj de la du bordoj estas racia problemo kaj ni devas alfronti ĝin. Precipe en la tutmondiĝa tajdo, nur per alproksimiĝo ni povos esti pli elstaraj en la tera vilaĝo kaj krei alian brilon de ĉina nacio."

Nun, Zeng Qinzhao servas ankaŭ kiel estro de asocio de entreprenoj, investataj de taiwan-aj komercistoj. Li diris, ke li unuigos forton de taiwan-aj komercistoj en Xiamen kaj senĉese klopodos por realigi la volon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto