Vizitu Forumon

Ĉinio rapidigas disvolvon de industrio de novaj energioj

(GMT+08:00) 2009-07-12 17:51:42
De la lastaj jaroj, rapidigo de industrio de novaj energioj estas gravita punkto de diverslandaj strategioj pri anstataŭigo de energioj. Precipe en fono de la senĉesa plivastiĝo de internacia financa krizo, diversaj landoj, inkluzive de Ĉinio, rigardas la disvolvon de novaj energioj kiel unu el la gravaj rimedoj por akceli ekonomian reprosperon. Per plenumado de diversaj subtenaj politikoj, Ĉinio rapidigas disvolvon de la industrio de novaj energioj.

Antaŭ nelonge en granda foiro, biciklo kun nova energio, sendepende esplorita kaj ekspluatita de ĉina jiangsu-a limigita kompanio Aitefu, estas bonvenigata de ĉinaj kaj fremdlandaj komercistoj, kaj komercistoj el 17 landoj ĉeloke subskribis kun la kompanio kontraktojn pri aĉeto de pli ol 20 mil ĉi tiaj bicikloj. Ĝenerala direktoro de la kompanio sinjoro Shen Kaicheng sciigis al raportisto, ke la bicikloj estas varme bonvenigataj, ĉar ili uzas monde plej novajn mediprotektajn kaj energiŝparajn litiajn bateriojn kiel motoron. Tiaj baterioj ne nur estas malpeza, sed ankaŭ, post elĉerpiĝo, povas fariĝi grasigaĵoj de plantoj.

Shen Kaicheng sciigis ankaŭ, ke pro alta kosto, antaŭe neniu fabriko pri bateria biciklo volis uzi ĉi tian baterion. Post kiam la ĉina registaro ellaboris rimedojn por subteni la industrion de novaj energioj, ĉi tiaj baterioj vere estis ekuzitaj en la merkato. Li diris:

"Ni elspezis proksimume 60 milionojn da juanoj por uzi ĉi tiajn bateriojn, interalie 30 milionoj venas el ŝtata kompenso."

Efektive, sekve de malpliiĝo de petrolo, karbo kaj aliaj tradiciaj energioj, kiel aliaj landoj Ĉinio rapidigis ekspluaton de regeneraj kaj novaj energioj. Antaŭ tri jaroj, Ĉinio ellaboris "Leĝon pri Regeneraj Energioj" kaj decidis disvolvi antaŭ ĉio sunenergion, ventenergion kaj aliajn novajn energiojn. La ŝtato liveras kapitalan subtenon al koncernaj scienc-teknika esploro kaj industriiga disvolvo. Akcelate de ĉi tiuj rimedoj, la ĉina industrio de novaj energioj senĉese progresas. Ekzemple, instalita ventelektra kapacito duobliĝis en sinsekvaj 3 jaroj kaj konstruado de nuklea elektro klare rapidiĝis. Samtempe kun tio, nova energio fariĝis varma kampo, atentata de sociaj kapitaloj.

Grupo Zhongda estas fabriko pri grandaj kaj mezgrandaj busoj. Antaŭ nelonge, stimulate de la politiko, ke Ĉinio donu subvencion maksimume je 600 mil juanoj por ĉiu bateria buso, la fabriko ekfunkciigis la programon pri novaj energioj kaj ekproduktis bateritajn busojn. Ĝenerala direktoro de la grupo Xu Liankuan konigis, ke apenaŭ la programo komenciĝis, venis multaj establaĵoj pri riska investado. Li diris:

"Ĉiutage, almenaŭ 5 investaj fondusoj, fremdlandaj investaj bankoj kaj financaj grupoj kontaktiĝis kun ni, ili tute volas partopreni en nia programo pri novaj energioj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto