Vizitu Forumon

Ĉinio rapidigas disvolvon de industrio de novaj energioj

(GMT+08:00) 2009-07-12 17:51:42

De la lasta jaro, pro la internacia financa krizo, Ĉinio rapidigas reguligadon de industria strukturo kaj levas entreprenadon pri nova energio sur la lokon de strategia industrio. Lastatempe en kunveno, vicestro de Ĉina Ŝtata Buroo de Energioj Liu Qi esprimis, ke registaraj fakoj garantios disvolvon de la industrio en kelkaj flankoj. Li diris;

"Oni devas unue meti la industrion de novaj energioj sur strategian lokon, due bone fari disvolvan projekton, trie fortigi esploron kaj ekspluaton de teknikoj pri novaj energioj, kvare forte pliigi investon al la industrio de novaj energioj kaj kvine krei sistemon kaj akceli disvolvon de la industrio."

La disvolva projekto de novaj energioj estas ekellaborita de la ĉina registaro en aprilo de la kuranta jaro. Laŭ informo, la investo al la projekto superos 3 mil miliardojn da juanoj kaj la enhavo rilatos al novaj energioj, kiel ventenergio, sunenergio kaj bioenergio. Liu Qi konigis:

"Laŭ mi, la projekto de novaj energioj havas tri celojn, unue trakti la nunan financan krizon, due trakti la klimatan ŝanĝiĝon, reguligi strukturon de energioj kaj realigi kontinuigeblan disvolvon kaj trie kapti pinton de estonta ekonomia disvolvo kaj altigi ĉinan internacian konkurencan forton de energioj."

En Ĉinio, nuklea elektro frue ekdisvolviĝis kaj gajnis relative grandan frukton. Kun nula ellasa kvanto, nuklea elektro estas unu el la novaj energioj, kiujn Ĉinio forte disvolvas. En 2007, la ĉina registaro publikigis mezlongtempan kaj longtempan disvolvan planon pri nuklea elektro, tiama celo estas, ke en 2020 instalita nuklea-elektra kapacito atingu 40 milionojn da kilovattoj kaj okupu 4% de totala instalita elektra kapacito. Sed laŭ sinjoro Sun Qin, vicestro de ĉina Ŝtata Buroo de Energioj, sekve de fortiĝo de ĉinaj kapabloj en la flankoj de nuklea-elektraj desegnado, administrado, ekipaĵa produktado kaj trejno de homfortaj riĉfontoj, necesas reguligo de la disvolva celo. Li diris:

"Ni opinias, ke en 2020 instalita kapacito de nuklea elektro okupu 5% de totala instalita elektra kapacito, ĉi tiu celo estas relative taŭga. Kompreneble, ankaŭ la monda proporcio leviĝos, tio montras, ke la spaco de ĉina nukle-elektra disvolvo estas granda."

Laŭ plej freŝa statistiko, ĝis nun, sumo de diversaj kapitaloj kaj subvencioj, investitaj de la ĉina registaro al la kampo de novaj energioj, jam superis 60 miliardojn da juanoj, ege pli multa ol en la sama periodo de la lasta jaro.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto