Vizitu Forumon

Rakonto pri profesoro Li Hua, kreinto de ĉina unua akademio de vinologio

(GMT+08:00) 2009-08-13 16:38:09

En Ĉinio, konsumado de sorgobrando estas ĉefa, kaj evoluigo de vino suferis multajn obstaklojn, sed marŝis ankoraŭ. Nun en Ĉinio, ekzistas multaj famaj markoj pri vino, kiel Zhangyu, Granda Muro kaj Fengshou, kaj en supera merkato troviĝas speciala vendejo de vino, kaj vino estas akceptata de pli kaj pli da ĉinoj. Parolante pri popularigo de vino en Ĉinio, ni devas mencii akademion pri vino sub ĉina nordokcidenta agrikultura kaj forsta scienc-teknika universitato kaj ĝian kreinton profesoron Li Hua. En 1982, Li Hua lernis en franca Bordoz-Vina Akademio, en 1985 gajnis doktorecon kaj en 1986 revenis al Ĉinio kaj sin ekdediĉis al instruado kaj studado de vino.

Lerno de vino estas hazarda por Li Hua, ĝuste ĉi tiu ŝanco rapidigis vinan disvolvon en Ĉinio. Li Hua diris:

"Lerno de vino estas hazarda. En 1982, mi venis al Francio. Tiam, la ĉina kaj franca registaroj subskribis interkonsenton. Laŭ la interkonsento, pli ol 200 ĉinaj studentoj, inkluzive de mi, pasigis ekzamenon kaj venis al Francio por lernado. Antaŭe mi lernis pomologion, tiam oficistoj de la ĉina Ministerio pri Eduko opiniis, ke iuj devas lerni la studfakon pri vinbero kaj vino en Francio, tial mi estis elektita lerni tiun studfakon."

Reveninte al Ĉinio post lernado en Francio, Li Hua tuj sin ekdediĉis al instruado pri vinbero kaj vino. Li Hua diris:

"Komence, ni kreis studfakon pri vinbero kaj vino, sur ĉi tiu bazo en 1994 ni kreis la azian unuan akademion pri vino. Studado kaj instruado de la akademio inkludas kvar flankojn, la unua estas vinberologio, nome specio, kultivo kaj prevento kaj kuraco de malsanoj kaj insektoj, celas produktadon de bonkvalitaj materialoj; la dua estas vinologio, nome teknologio, kvalita ekzameno kaj kemio, celas perfekte montri kvaliton de vinbero en vino; la tria estas vina programo, nome racia aranĝo de fabriko pri vino, instalaĵoj kaj domoj, tio liveras necesan kondiĉon kaj racian teknologion por ŝanĝi vinberon al vino; kaj la kvara estas vina merkato, produktado celas vendadon. Se oni ne studas la merkaton, vino ne estos bone vendata. Tial nia instruado estas la ĉeno de tero al tablo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto