Vizitu Forumon

Rakonto pri profesoro Li Hua, kreinto de ĉina unua akademio de vinologio

(GMT+08:00) 2009-08-13 16:38:09

Dank' al kelkjara instruado, la akademio pri vino jam kreskigis amason da fakuloj, ili faris grandan kontribuon al vina disvolvo en Ĉinio. Profesoro Li Hua konigis:

"Ni jam kreskigis pli ol mil diplomitojn, nun pli ol 500 studentoj lernas en la akademio, interalie pli ol cent klopodas por gajni magistrecon. La nuna skalo de varbo de studentoj estas pli granda ol antaŭe. Ni havas pli ol 30 profesorojn, kaj engaĝis pli ol dek instruistojn el aliaj landoj, sume estas pli ol 50-homa instrua grupo."

Ankaŭ vina disvolvo en Ĉinio estas rapida. Pli kaj pli da importaj vinoj eniris en la vivon de normalaj popolanoj, tio alportis grandan impulson al ĉina vina industrio, pro la altkvalita importita vino, popolanoj havas pli altan postulon al ĉina propra vina industrio. Por kiel eble plej frue atingi la fremdlandan nivelon en vina kvalito, la akademio faris multajn klopodojn. Li Hua diris:

"La 20-an de aprilo ĉiujare, ni kunlaboras kun internacia vina organizo kaj okazigas simpozion kaj trejnon pri vino. Ĉiujare, multaj fakuloj el Ĉinio kaj aliaj landoj ĉeestas al niaj aktivadoj."

Nun, pli kaj pli da ĉinoj komprenas vinon, sed antaŭ pli ol dudek jaroj, homoj apenaŭ nekonis pri vino. Li Hua diris:

"Kiam mi revenis al Ĉinio en 1986, tiam ĉina normo pri vino estis malsama ol internacia normo. Por ŝanĝi la staton, ni popularigis novajn normon kaj teknikojn en fabrikoj kaj celis establi bazan mekanismon de vinbero al vino. Post la pli ol 20-jara disvolvo, vina industrio en Ĉinio profunde ŝanĝiĝis. Laŭ produktaĵoj, la nuna vino tute estas malsama ol antaŭe, la nuna vino estas fermente farita el vinbero, sed antaŭe farita el akvo kaj vinbero, tio estas esenca ŝanĝiĝo. Samtempe, iuj progresintaj teknikoj eniris en Ĉinion."

La ĉina vina industrio disvolviĝas sekve de ĉinaj reformado kaj malfermo. Li Hua havas profundan senton pri tio.

"En la lastaj 30 jaroj post reformado kaj malfermo, vivnivelo de ĉinoj senĉese altiĝis. Mi konvinkiĝas, ke la venontaj reformado kaj malfermo certe altigos plu la vivnivelon de homoj, precipe de kamparanoj. Kiam la vivnivelo de kamparanoj altiĝos, tiam la ĉina vina konsuma merkato estos pli vasta."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto