Vizitu Forumon

Qingdao kreas maran ekonomion per scienc-tekniko

(GMT+08:00) 2009-09-09 17:48:49

La grupo Mingyue Haizao, fondiĝinta en 1968, estas unu el la entreprenoj, kiuj plej frue laboris pri prilaboro de maraj algoj, nun estas gvidanto de la ĉina fako de mara algo. Vicĝenerala direktoro de la grupo sinjoro Liu Hongwu konigis:

"Komence, nia skalo estis malgranda, tiam ni uzis marajn algojn produkti jodon. Sekve de malfermo kaj reformado, niaj produktaĵoj estas vendataj en la merkato, ankaŭ specoj senĉese estis pliigataj. Nun, jara produktokvanto de niaj produktaĵoj pri salo el maraj algoj atingis dekmil tunojn kaj okupis la unuan lokon de la mondo."

Liu Hongwu diris, ke la atingo de la grupo profitis de teknika progreso kaj kreo. Sen scienc-teknika progreso kaj kreo, la grupo devus halti en tutgloba financa krizo en la lasta jaro, sed ne povus teni bonan kreskadon kiel hodiaŭ. Li diris:

"De eksplodo de financa krizo, la plej granda reguligo estas en la flanko de merkatiga strategio, cetere en la flanko de scienc-teknika subteno. La reguligoj en la du flankoj ludis pozitivan rolon en traktado de financa krizo.

La grupo Mingyue Haizao ankaŭ profitis de kunlaboro kun Ĉina Mara Universitato, mara esplora instituto sub Ĉina Scienca Akademio kaj Ĉina Akvoproduktaĵa Akademio. Inĝeniero de la grupo sinjorino Li Yuanyuan sciigis al raportisto:

"Kunlaboro kun la esploraj institutoj akcelis niajn teknikajn esplorojn. Ĉar teoria laboro, farita de la institutoj estas pli profunda ol la laboro, farita de nia grupo. Tial, la kunlaboro ludas akcelan rolon al teknika plibonigo, pluapaŝa esploro kaj ekspluato de produktaĵoj, precipe al ekspluato de produktaĵoj por merkatoj en evoluintaj landoj."

En Qingdao, ankaŭ ekzistas multaj entreprenoj kiel grupo Mingyue Haizao. Ankaŭ la loka registaro donas aktivan helpon kaj subtenon al kunlaboro inter entreprenoj kaj universitatoj kaj scienc-teknikaj institutoj.

Guan Chongliang, estro de scienc-teknika fako sub la ĉina Scienc-teknika Buroo, opiniis:

"Tio estas efika en Qingdao. Ni organizas entreprenojn formi ŝtatajn programojn, ĉiujare enlistigas kelkan scienc-esploran koston en urboinvelan scienc-teknikan planon por subteni ŝtatanivelajn grandajn esplorajn institutojn fari bazajn esplorojn, kaj cetere subtenas ŝtatanivelajn oceanografiajn akademiojn fondi labojn en Qingdao."

Laŭ Qingdao, scienc-tekniko estas ne nur la vivo de entreprena disvolvo, sed ankaŭ la grava forto por morgaŭa mara ekonomio de Qingdao.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto