Vizitu Forumon

Huang Dashu—Majstro de Restaŭrado

(GMT+08:00) 2010-01-26 14:58:56

Huang Dashu, prezidanto de Linhai-a Konstrukompanio de la provinco Zhejiang. En la komenco de la 1980-aj jaroj lia kompanio rekonstruis aŭ restaŭris 350 malnovajn pagodojn, templojn, famulajn loĝejojn kaj antikvajn urbojn, protektatajn de la ĉina registaro. Krome, la kompanio invitite faris la samon al la monda budaisma centro en la naskiĝloko de Ŝakjamunio, rekonstruis la rezidejon de ĉina entreprenisto Zhang Bishi (1841—1916) en Penang, Malajzio, kaj restaŭris proprietaĵan muzeon en Japanio.

Iun tagon somere de la jaro 1978, kiam Huang Dashu falĉis rizojn, oni informis lin, ke la provinco Zhejiang varbas lertajn metiistojn por restaŭri la templon Tiantong, kiu troviĝas sur la monto Taibai en la urbo Ningbo. La templo konsistanta el ĉirkaŭ 1 000 ĉambroj havas la historion de 1 700 jaroj kaj konservas sennombrajn historiajn restaĵojn. Fondinto de la japana budhisma sekto Soto loĝis kaj predikis en ĝi.

En la sekva tago Huang Dashu kaj aliaj 27 samvilaĝanoj veturis al la urbo Ningbo. La restaŭrado de antikvaj konstruaĵoj estis tre malfacila por ili scipovantaj nur masonadon, tamen pro ilia persisto oni konfidis al ili riparadon de la muro ĉirkaŭ la templo. Laborante ili trovis, ke nur tri specialistoj restaŭras la ĉefhalon de la templo. Huang Dashu pensis, ke al li kaj liaj kolegoj necesas lerni la restaŭron. Li diris: 

"Estis aŭguste aŭ septembre. La temperaturo atingis 38 gradojn. Tagmeze dum la laborpaŭzo de la restaŭristoj mi ŝtele ascendis tegmenton de la ĉefhalo kaj dismetis la restaŭritajn partojn por koni la aranĝon."

Vespere Huang Dashu kolektis diversajn materialojn kaj fojfoje muntis malsamajn konstrupartojn en sia loĝejo. En la sekva tago li denove ascendis la tegmenton de la ĉefhalo por kompari sian laboron kun tiu de la restaŭristoj. Post la observado en pli ol unu monato li ellernis simplan restaŭron sen instruisto. Projektisto de la restaŭro surpriziĝis, vidinte, ke sensperta Huang Dashu bone plenumis riparon de la murkresto. Informiĝinte pri ŝtela lernado de Huang Dashu, la projektisto decidis akcepti lin kiel sian lernanton. Foje iu arkeologo vizitis la templon Tiantong por esplori tradician arkitekturon. Li laŭdis Huang Dashu kaj liajn kolegojn, ke ili laboras por protekti la ĉinan kulturon. La laŭdo forte kuraĝigis ilin. Rememorante pri laboro en la templo, Huang Dashu diris:

"Komence ni iris el vilaĝo unue por perlabori monon kaj due por lerni metion. Nun mi scias, ke ni riparas malnovajn konstruaĵojn ne nur por mono, sed ankaŭ por protekti kaj disvolvi eminentan tradician kulturon de la patrolando. Ni, vilaĝanoj, multe ĝojis, kiam ni sciis, ke ni laboras por protekti la nacian kulturon."

Poste Huang Dashu absorbiĝis en la riparado de malnovaj konstruaĵoj. La ĉina antikva arkitekturo estas kultura vehiklo kun riĉaj historiaj elementoj. Ĝi estas malfacila por Huang Dashu, edukita nur en mezlernejo. Li aĉetis multajn librojn pri la ĉina artitekturo kaj konsultis inĝenierojn.

Post riparo en pli ol unu jaro la templo Tiantong rekompletiĝis. Huang Dashu kaj lia grupo akiris reputacion pro eminenta laboro, kaj ili estis invitataj al la riparado de la templo Aŝoko.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto