Vizitu Forumon

Huang Dashu—Majstro de Restaŭrado

(GMT+08:00) 2010-01-26 14:58:56

La templo, fondita en la jaro 282, troviĝas sur la monto Aŝoko en la distrikto Yinzhou de la urbo Ningbo. Invitite Huang Dashu kaj la kolegoj riparis pagodon en la templo. Ĉar pinto de la pagodo estis konstruita en la dinastio Yuan (1206—1368), ili ne povis trovi ekzemplon por ĝin rekonstrui. Iuj proponis laŭimagan rekonstruon, tamen Huang Dashu firme rifuzis. Li emfazis:

"Al la riparo de malnovaj konstruaĵoj necesas fidelaj informoj kiel bazoj. Ekzemple iu domo estis konstruita en la dinastio Song (960—1127), kaj por ripari aŭ rekonstrui ĝin oni devas scii kiajn trajtojn havas konstruaĵoj de la dinastio Song kaj al kiu arkitekturo ĝi apartenas. Tio estas necesa paŝo en la riparado."

Por serĉi originalan aspekton de la pagodo Huang Dashu konsultis multajn dokumentojn kaj fakulojn. Gvidite de arkeologo li trovis reliefan skulptaĵon de pagodo, faritan en la dinastio Yuan en la urbo Hangzhou.

Riparante la pagodon Feiying en la urbo Huzhou, Huang Dashu kaj la kolegoj renkontis multajn malfacilojn. Pro difektiĝo de la subtena strukturo, la simpla metodo estas malmunti la supran etaĝon por ripari la malsupran, tamen tio povas difekti valoran parton de la strukturo. Post provado ili elpensis taŭgan metodon kaj sukcesis en la praktiko. Li diris:

"Malnovaj konstruaĵoj konservas tre valorajn informojn, kaj la restaŭritaj konstruaĵoj spegulas historiajn elementojn."

Huang Dashu sentas valoron kaj plezuron el sia laboro, kiam li vidas, ke multaj kulturaj trezoroj denove radias sian pompon. En la jaro 1992 Huang Dashu kaj lia konstrubrigado estis sendata al Malajzio por ripari la rezidejon de Zhang Bishi. La rezidejo estas konstruita en ĝardena artitekturo de la dinastio Qing, kaj pro longtempa senzorgiteco la rezidejo kadukiĝis. Huang Dashu kaj la kolegoj prenis specifan metodon por ke la konstruaĵo havu orginalan aspekton. Post la laboro en tri monatoj la rezidejo denove havas luksan kaj pompan aspekton, kaj estis aljuĝata de Unuiĝintaj Nacioj kiel plej bone protektata historia restaĵo en Azi-Pacifiko. Huang Dashu estas tre kontenta pri sia kariero.

"Ni riparis multajn pagodojn, templojn kaj loĝdomojn, kaj dum la laboro ni renkontis multajn malfacilojn. Mi konsciis, ke por forĝi eminentan konstrubrigadon ni devas baki altnivelajn specialistojn, tial mi starigis trejnan kurson kaj sendis laborantojn al profesia lernejo. Ankaŭ mi mem lernas laborante."

Poste Huang Dashu establis konstrukompanion kaj fondis instituton pri restaŭro de ĉinstilaj konstruaĵoj. Pro riĉaj spertoj el restaŭrado de malnovaj konstruaĵoj Huang Dashu, iama vilaĝano, fariĝis prestiĝa specialisto. Li estas honorita kiel eminenta entreprenisto. La honoro kuraĝigas lin al pli granda sukceso.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto