Vizitu Forumon

Rakonto pri ĉina fama specialisto pri moro Zhao Shu

(GMT+08:00) 2010-04-06 09:18:05

Laŭ ĉina moro, en Printempa Festo, ĉinoj manĝas ĝiaŭzojn kaj bruligas krakilojn, tiel plu, tradiciaj moroj estas pli kaj pli popularaj kaj pli kaj pli multe ŝatataj de nunaj ĉinoj. Tio atribuis la meriton al multaj homoj, kiuj sin dediĉas al kolekto kaj ordigo de moroj, Zhao Shu ĝuste estas unu el ili.

Zhao Shu naskiĝis en 1941 kaj diplomitiĝis el pekina metiartaĵa akademio. Post sia diplomitiĝo, li laboris pri bilda desegnado en pekina fabriko pri tapiŝo. Pro lia saĝo kaj diligento, liaj desegnoj estis konfirmitaj de fakuloj kaj ŝatataj de konsumantoj. Ankaŭ pro tio, lia afero estis publikigata en ĵurnalo. Bonŝance, ĉina fama arkitekto Liang Sicheng legis la artikolon. Liang Sicheng proponis al li lerni morojn kaj donacis al li sian libron pri diverslandaj inĝenieriaĵoj.

"Mi konis el la libro, ke mi devas kompreni moron de la lando, kie niaj produktaĵoj estis eksportataj, alie, produktaĵaj stiloj kaj bildoj ne konformos al moro de la celataj landoj kaj produktaĵoj estos nebonvenigataj de la merkato."

De tiam, antaŭ ol ion desegni, Zhao Shu pagis multe da tempo kaj grandan energion por kompreni moron de la celataj landoj. Ankaŭ pro tio, bildoj, desegnitaj de Zhao Shu, ofte estis elektitaj de fabriko. Ankaŭ de tiam, Zhao Shu interesiĝis pri moro. Dank' al lernado pri diverslandaj moroj, Zhao Shu konis, ke moro estas vivscienco, por disvolvo la ŝtato devas heredi kaj esplori moron. Zhao Shu diris:

"Moro estas internacia granda scio, signo de vivkulturo de popolanoj en la antikva epoko, kreo de popolanoj kaj formiĝis pro historia, socia kaj natura kialoj, samtempe rilatas al la vivo de popolanoj. Moro estas granda kaj mistera forto, kultura geno de nacio."

Laŭ Zhao Shu, moro estas marko de nacia kulturo, tial li ekkolektis enhavojn pri moro de la ĉina nacio, kiel popolrakontojn, popollegendojn, popoldirojn kaj anticipajn favoraŭspiciajn ideografiaĵojn. Sed kolekto estas malfacila, ĉar en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento en Ĉinio, homoj atentis ĉefe ekonomian disvolvon, nek sufiĉe konis la gravecon de moro nek sufiĉe atentis heredadon de moro. Parolante pri lastaj malfaciloj. Zhao Shu ankoraŭ klare memoris ĉi tian rakonton:

"Iu maljunulo nomiĝas Wanyan Zuoxian. Li estas la 27-a-generacia pranepo de la imperiestro Shizong (1123-1189) de la dinastio Jin. Mi petis viziti lin, sed li rifuzis min. Do, mi trovis lian parencon per multaj kanaloj kaj sciigis al li mian komprenon pri moro kaj celon por viziti Wanyan Zuoxian. Gvidate de la parenco, mi trifoje venis al la domo de la maljunulo, sed ĝis en la tria fojo, la maljunulo malfermis sian pordon kaj akceptis mian viziton."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto