Vizitu Forumon

Rakonto pri ĉina fama specialisto pri moro Zhao Shu

(GMT+08:00) 2010-04-06 09:18:05

Ĝuste ĉi tia persistado kaj amo al moro kortuŝis multajn maljunulojn kaj erudiciulojn, ili multe helpis Zhao Shu en la afero. Ankaŭ Zhao Shu kaptis ĉiujn ŝancojn serĉi malnovajn popolartistojn, liaj spuroj troviĝis en la kamparo kaj urboj. Li elfosis kaj ordigis multajn malnovajn morojn, kutimojn kaj programojn, ekzemple perlopilkon. Perlopilko fontas en la pasinta produktado: Pluki perlojn.

Perlo estis rigardata de ĉinaj man-naciecaj popolanoj kiel marko de feliĉo kaj brilo, antaŭuloj de man-nacieco vivtenis sin per pluko de perloj en la regiono ĉe rivero Mudanjiang, tial naskiĝis la sporto. La kampo de la sporto longas je 28 metroj kaj larĝas je 15 metroj, estas dividita en kvar zonojn, la unua estas titolita akva zono; la dua, limigita zono; la tria, bremsa zono kaj la kvara, zono de gajno de poentoj. La pilka ŝelo estas farita el kaŭĉuko, la koloro de la pilko estas blanka, tio signifas perlon. Du teamoj faras konkurson, ĉiu teamo konsistas el 6 membroj, interalie en la zono akva 3 respondecas pri ofensivo kaj defendo; en la zono bremsa 2 respondecas pri bremso de ofensivo de la kontraŭa teamo; kaj en zono de gajno de poentoj, unu klopodas por ricevi pildon, ĵetitan de samteamanoj. Se oni ricevos la pilkon, la teamo, en kiu li troviĝas, gajnos unu poenton. Kompreneble, la teamo, kiu gajnos pli multajn poentojn, venkos la alian.

En 1991, perlopilko fariĝis oficiala programero de ĉina tutlanda naciminoritata sportkunveno, nun ankaŭ multaj lernejoj, universitatoj kaj akademioj instalis la kurson pri la sporto, kaj la antikva sporto estas popularigata al junuloj.

Komence de 2010, post preskaŭ 50-jara kolekto kaj ordigo, Zhao Shu publikigis sian libron pri ideografiaĵoj favor-aŭspiciaj.

"Mi kolektis pli ol 10 800 antikvajn ideografiaĵojn, ĉiuj posedas rakontojn kaj estis kreitaj de popolanoj. Mia libro publikigis 108 favor-aŭspiciajn ideografiaĵojn el ĉinaj diversaj naciecoj por enkorpigi variecon de la ĉina kulturo."

Nun, sekve de ĉina ekonomia disvolvo, pli kaj pli da homoj konis la gravecon de moro kaj atentas kolekti, elfosi kaj ordigi moraĵojn. Ankaŭ pro la atento, antikvaj moroj refoje popularas. Ĝuste antaŭ ĉi tia ĉina plej solena festo Printempa Festo, pekinaj diversaj ĵurnaloj publikigis bildojn en rimarkindaj lokoj pri moro Frapi Bovon.

La moro komenciĝis en la dinastio Zhou (1066 a.K—256 a.K), signifas, ke "printempo venas, oni ne devas esti kuŝema kaj resti kulturado. La bovo frapita estas ne reala, sed farita el papero. Antaŭ la Printempa Festo en Pekino, homoj frapis "bovojn". Vidinte tion, Zhao Shu sentas kontenton.

"Mi estas tre ĝoja, ĉar nia moro estas respektata de homoj. Mia klopodo igis homojn ĝui la moron kaj redoni moron al popolanoj, mi estas kontenta."

Zhao Shu intencas ne nur redoni popolkulturon al popolanoj, sed ankaŭ popularigi ĉinan kulturon al la mondo. Li diris:

"Niaj antaŭuloj kreis tiel bonajn aĵojn por ke ni ĝuu ilin, ni devas utiligi ĉi tiujn kulturojn por plibonigi nian vivon kaj popularigi ilin al la mondo por montri kontribuon el la ĉina nacio al la homaro. Ni devas koni la potencon de moro, ĝui moron kaj disvolvi moron."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto