Vizitu Forumon

Ĉinaj kaj fremdlandaj komercistoj gajnas profiton en Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-06-08 09:34:45

En 184-taga Monda Ekspozicio, la nombro de turistoj superos dekmilionojn, interalie la nombro de ĉinaj turistoj okupos 90%, tial per la platformo de Monda Ekspozicio sin konigi al ĉinoj estas la grava celo de amaso da komercistoj.

En zono de aŭstralia pavilono, troviĝas ĉefe du specoj da komercaĵoj, la unua estas memoraĵoj, kiaj broĉo kaj ĉemizo, kaj la dua estas indiĝenaj produkto kiaj ornamaĵoj kaj manĝaĵoj por sanigo. Laborantoj diris al la raportisto, ke ili celas, ke konsumantoj vere sentu Aŭstralion. Li diris:

"Ni ne celas profiton, kompreneble ni konsideris komercan profiton, sed ni ĉefe celas, ke konsumantoj ĝuu kaj sentu Aŭstralion."

Multe da homoj esprimis intervjuate, ke vizitinte aŭstralian pavilonon, ili volas vojaĝi al Aŭstralio. Por aŭstralianoj, tio estas pli potenciala merkato kompare kun vendado de memoraĵoj.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto