Vizitu Forumon

Ĉinaj kaj fremdlandaj komercistoj gajnas profiton en Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-06-08 09:34:45

Bakejo Jing'an estas kunkapitala bankejo franc-stila kun 25-jara historio, nun troviĝas pli ol 70 filioj en Ŝanhajo. Dum la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, en la ekspozicia zono oni plenumas la saman prezon kun bakejoj ekster la zono. Respondeculino de la bankejo sinjoro Xu Yun diris, ke la bankejo Jing'an povas esti selektata por funkcii en la zono, tio pruvis, ke ĝia kvalito estas konfirmita de organiza komitato de Monda Ekspozicio, ankaŭ estas la grava ŝanco por altigi markan famecon." Ŝi diris:

"Antaŭe, mi laboris en la filio en Pudong, nun laboras por Monda Ekspozicio. Taga negoca sumo en nia bakejo proksimiĝis al dekmil juanoj. En zono ekzistas alia filio inter franca kaj germana pavilonoj, la negoco de tiu filio ŝajne estas pli bona ol la nia."

Kompare kun bakejo Jing'an, la internacia entrepreno Kokakolao ne bezonas altigi propran famecon, ĝi instalis propran pavilonon titolitan "Gajan fabrikejon". Ĉina ĉefa administristo de la entrepreno Lu Dawei konigis:

"En nia gaja fabrikejo, vi povas persone sperti okupon de laborantj de Kokakolao, kaj scii kiel kokakolao estas farita."

En 2007, Kokakolao fariĝis tutgloba kunlabora partnero de Ŝanhaja Monda Ekspozicio, ĝi investis grandan nombron da kapitaloj por merkatigo en Monda Ekspozicio. Laŭ antaŭkalkulo, la investo superis 3 miliardojn da juanoj. Laŭ koncerna interkonsento, Kokakolao respondecas pri provizado de akvo, teo, trinkaĵo kaj suko. Kaj antaŭe, Kokakolao okazigis sinsekve serion da aktivadoj kun la temo mediprotekta. La entrepreno Kokakolao ne kontentas pri rekta profito el vendado en la ekspozicia zono, ĝi esperas per reciproka reago kun ĉinaj konsumantoj pli multe fortigi la markon, sendube, la ekspozicio estas absolute bona platformo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto