Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis ĉina internacia financa ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-09-13 17:05:20

 La 9-an de septembro en Pekino, inaŭguriĝis ĉina internacia ekspozicio pri financo, 2010. Kiel ekspozicio kun plej granda influa forto en ĉina financa rondo, eĉ en azia financa rondo, la ekspozicio altiris al si pli ol 200 ĉinajn kaj fremdlandajn entreprenojn. Nombro de ĉeestantoj en ĉi tiu ekspozicio multe pliiĝis ol tiu en la lasta, tio montras stabilan disvolvan tendencon de ĉina financa afero. La ĉeestantoj publikigis multe da novaj financaj teknikoj kaj produktaĵoj oportunaj al popolanoj kaj montris al la publiko plej freŝajn fruktojn kaj disvolvan tendencon.

Ĉina internacia financa ekspozicio estas ĉefe okazigita de ĉina financa elektronika kompanio sub Ĉina Popola Banko, jam havas 18-jaran historion. La ekspozicio temas pri "kunfandiĝo, kreivo kaj stabila administrado", aranĝis eksponojn pri bankaj teknikoj kaj instalaĵoj, pri ĉina financa servo kaj pri ĉina financa disvolvo, kaj celas ĉiuflanke resumi ŝancon kaj defion alfrontajn de la cina financo post la financa krizo, kaj serĉi potencialan krizon kaj novajn kontraŭrimedojn.

Asistanto de estro de Ĉina Popola Banko sinjoro Li Dongrong diris en la inaŭguro.

"Ĉina internacia financa ekspozicio estas la aŭtoritata platformo pri montriĝo de plej freŝaj informadikaj teknikoj, produktaĵoj kaj kreivaj fruktoj de ĉinaj financaj informadika konstruado kaj servo, ĝi travivis 18 jarojn kaj fariĝis azi-pacifika plej granda internacia ekspozicio pri financaj informadikaj teknikoj kaj financaj servaj produktaĵoj, kaj ĝi faris gravan kontribuon al akcelo de ĉina financa informadika disvolvo kaj solidigo kaj altigo de internacia pozicio de ĉina financo."

La ekspozicio elstare eksponis servadon de bankaj kartoj, oportunan pagon, plurigajn financajn produktaĵojn kaj servan kreivan modelon, ĝi altiris proksimume 200 ĉinajn kaj fremdlandajn financajn scienc-teknikajn entreprenojn kaj 40 financ-servajn establaĵojn. Estro de oficejo de organiza komitato de ĉina internacia financa ekspozicio sinjoro Zhu Jianqiang diris, ke la kvanto de ĉeestantoj multe pliiĝis ol antaŭe, tio montras stabilan disvolvan tendencon de ĉina financo. Li diris:

"En la kuranta jaro, kvanto de ĉeestantoj pliiĝis multe ol tiu en la lasta jaro, tio montras, ke ekonomio stabile releviĝas, kaj montras fidon pri ĉina ekonomio. Ĉeestantoj uzis pli da metodoj kaj teknikoj oportune al homoj. En la kuranta jaro en la ekspozicio, ni havas zonon pri paga likvido, iuj organizoj pri koncernaj servoj koncentre eksponas novajn teknikajn metodojn, inkluzive de pago per poŝtelefono kaj elektronika monujo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto