Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis ĉina internacia financa ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-09-13 17:05:20

Oportunaj financaj servoj estas granda brila punkto de la ekspozicio. Sekve de rapida disvolviĝo de ĉina informadiko, la proporcio pri uzado de bankaj kartoj, kreditaj kartoj, pago per reto kaj per poŝtelefono rimarkinde leviĝis. Laŭ monitoro de koncernaj konsultaj establaĵoj, en 2009 negoca skalo pere de pago de la tria flanko proksimiĝis al 600 miliardoj da juanoj, en la unua duono de la kuranta jaro la negoco tenis altrapidan kreskon, antaŭkalkulite en la kuranta jaro la negoca skalo espereble superos 1 000 miliardojn da juanoj.

La potenca postulo kaŭzis naskiĝon kaj kreskon de kvanto da entreprenoj pri pago pere de la tria flanko, kaj elektronikpaga teknika limigita kompanio Lakala ĝuste estas unu el ili. En la kuranta jaro, la kompanio Lakala duafoje ĉeestis al la ekspozicio. Ĉefa plenuma oficisto de la kompanio sinjoro Sun Taoran diris al raportisto, ke nun monata kresko de la kompania negoca kvanto superas 10%. En la fino de la kuranta jaro, la kompanio finkonstruos oportunan servreton kovrantan ĉefajn urbojn de Ĉinio, popolanoj ĝuos servadon de pago per kredita karto en superbazaroj, apotekoj butikoj kaj bankoj.

Sinjoro Sun Taoran diris, ke kompare kun aliaj landoj, en Ĉinio la fako pri pago pere de la tria flanko ankoraŭ troviĝas en la unuapaŝa periodo, la disvolva spaco estas granda, ankaŭ perspektivo de ĉinaj entreprenoj pri la financa servado vasta. Li diris:

"Mi konvinkiĝis, ke nun oportuna financa servado troviĝas en periodo de rapida disvolvo kaj leviĝo, pli kaj pli da kompanioj uzas novajn scienc-teknikojn por eniri en la fakon, ankaŭ la centra banko donas licencojn. Ĉio atestas, ke en la estontaj 3 ĝis 5 jaroj, la fako havos egan disvolvon kaj bonan disvolvan medion, tio ĝojigis nin. Nun ĉinaj entreprenoj pri la fako ankoraŭ ne eniris en detalajn kampojn, tial kompare kun la sama fako en aliaj landoj, en Ĉinio ĝia perspektivo estas granda kaj tasko peza."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto