Vizitu Forumon

Kantisto Zhang Yingxi kaj Liaj Kantoj

(GMT+08:00) 2010-10-26 16:30:51


La kanto Malproksima Loko estas Qinghai-a popolkanto kantita de Zhang Yingxi. Li bone prezentis la belan animstaton de la kanto, emocian melodion kaj la esprimon de la amo.


Kiel tenorulo naskita post 1980, Zhang Yingxi estas plena de vigleco. Li havas belan aspekton de modstelo. Li povas flue paroli usonan angla-lingvon, ŝatas popmuzikon kaj sporton kaj ankaŭ atentas furoraĵojn. Pli kaj pli da homoj atentas kaj admiras lin.


La kanto Kanti por Vi diras, "Vespere, kiam la lunlumo karesas la stelan brilon, ĉu vi vidis la lunon de la hejmlando? Vi forlasis min kaj malĝojigis min, sed mi ankoraŭ estas plena je espero kaj revo."

La kanto Patrina Amo el la opero Lupo, havas popmuzikan stilon. Zhang Yingxi kuraĝe provis, ke li interpretas popkantojn per belkanta tenoro.


La kanto diras, "zorgo estas amo, mildo estas amo, larmo estas amo, kordoloro estas amo. Tio estas animo, nekomparebla. Patrina amo, ho, patrina amo!"


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto