Vizitu Forumon

Reprezentantoj de Ĉinio, Hindio, Irlando kaj Israelo diskutis pri kunlaboro

(GMT+08:00) 2010-11-11 08:48:51

Jaun Cohen esprimis, ke Israelo posedas multe da monde progresintaj scienc-esploraj programoj, volas ĝui sukcesajn spertojn kaj fari programan kunlaboron kun Ĉinio kaj aliaj landoj.

En la lasta jaro post subskribo de "Nankina Deklaracio" fare de la 4 landoj, evidente progresis internacia teknika kunlaboro. Prezidanto de israela softvara asocio sinjoro Amilam Saul sciigis al raportisto, ke la asocio jam trovis strategian kunlaboran partneron en Nankino, kaj baldaŭ du pintaj programoj estos instalitaj en Nankino. Li diris:

"Unu estas programo pri telekomuniko, per plasta optika fibro donitaĵa transportado povos atingi 10 G de bend-larĝeco. La alia programo estas pri movebla pago, nome la funkciado de kreditaj kaj debetaj kartoj estas realigita per poŝtelefonoj. Estonte, ni havos alian kunlaboran programon pri manipulado de tutgloba lokaliza sistemo per voĉo."

En Hindio nun ekzistas pli ol 8 mil entreprenoj pri softvaro. Estro de hinda delegacio pri softvaro kaj ĝenerala reprezentanto de hinda industria asocio en Ĉinio sinjoro Rajesh diris, ke serĉo al kunlaboraj ŝancoj en la ĉina provinco Jiangsu estas saĝa ago por hindaj entreprenoj, ĉar la disvolva tendenco de softvara industrio en la provinco Jiangsu estas bona. Li diris:

"Softvara industrio bone disvolviĝas en Jiangsu. Jiangsu-aj entreprenoj havas bonajn ŝancojn pri kunlaboro kun alilandaj entreprenoj, inkluzive de la hindaj. En Jiangsu, la medio estas bona por disvolvi la softvaran industrion, ankaŭ eduko evoluinta, ekzemple multaj famaj universitatoj, kiel Nankina Universitato, kulturis multe da elstaraj diplomitoj, tio tre utilas al jiangsu-a softvara industrio."

Ĝenerala direktoro de nankina yuhua-a internacia softvara-industria zono sinjoro Zhang Yi sciigis al la raportisto, ke la fortoj de softvaraj industrioj en Israelo, Hindio kaj Irlando estas potencaj kaj karakterizaj, alianciĝo kun ili ĝuste celas konstruadon de nankina softvara fama urbo. Li diris:

"Hinda fluga procezo estas relative bona, kaj normo alta; israela kreiva kapablo estas forta; kaj irlandanoj lertas en normigo. Ni jam sukcese transmovis du scienc-teknikajn fruktojn el Israelo en Nankinon. Kaj la du fruktoj jam estas plenumataj, unu el ili jam eniris en la periodon de ekspluato kaj esploro de produktoj. Kaj nun ni kunlaboras kun Irlando pri programo rilata al sano kaj kuraca administrado, ni ĵus atingis interkonsenton, baldaŭ ni diskutos pri konkretaj paŝoj."

Zhang Yi pluapaŝe konigis, ke ĉi-foje per la ŝanco de la 6-a ĉina internacia foiro pri softvaraj produktoj, reprezentantoj de la kvar landoj faris interfluon kaj interkonsiliĝon, kaj gajnis abundajn fruktojn. Li diris:

"Unu estas realigo de fondo de ĉina-israela bazo pri transformo de scienc-teknikaj fruktoj en Nankino. Kaj la alia estas komuna fondo de ĉina-hinda softvara zono. Samtempe, ni fondos komunan fonduson de Ĉinio kaj Israelo. La fonduso celas helpi la programojn kunlaborajn inter Ĉinio kaj Israelo disvolviĝi en Ĉinio. Nun framaj interkonsentoj jam estis subskribataj, baldaŭ ni diskutos pri interkonsentoj pri esenca manipulado."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto