Vizitu Forumon

Stato de ĉinaj garantiaj domoj

(GMT+08:00) 2011-03-29 08:48:46

En Ĉinio garantiaj domoj estas liveritaj al familioj kun mezgranda kaj malgranda enspezo, iliaj prezoj kaj rentoj estas limigataj. La garantiaj domoj havas du specojn, unu estas luita domo kaj la alia vendita. Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi la staton de ĉinaj garantiaj domoj.

Lastatempe en sia raporto pri registaraj laboroj, ĉina ĉefministro Wen Jiabao enlistigis la konstruadon de garantiaj domoj kiel la unuan klaŭzon por "senŝanceliĝe bone reguligi la dombienan merkaton". Li diris:

"Kurantjare 10 milionoj da kompletoj de garantiaj domoj kaj renovigataj domoj estos konstruataj. La gravita punkto estas popularigo de luitaj domoj al familioj kun mezgranda enspezo. La centra financa buĝeto asignos 103 miliardojn da juanoj, pli multe je 26,5 miliardoj da juanoj ol en la lasta jaro. Diversnivelaj registaroj devas multkanale kolekti kapitalojn kaj grandmezure pliigi la investon. Oni devas rapide establi administrajn sistemojn pri uzo, funkciigo kaj repreno de garantiaj domoj, altigi travideblecon, fortigi socian kontrolon kaj garantii, ke la familioj, konformaj al kondiĉoj, profitos de garantiaj domoj."

En la lasta jaro, Ĉinio unuafoje certigis, ke tiujare laŭplane 5,8 milionoj da kompletoj de garantiaj domoj devas esti finkonstruataj, efektive 5,9 milionoj da kompletoj estis konstruataj kaj 3,7 milionoj da kompletoj finkonstruitaj. Laŭ plano, la kurantjara celo estas konstruo de 10 milionoj da kompletoj, kaj en la venontaj 5 jaroj, 35 milionoj da kompletoj estos konstruitaj.

Por konstruo de garantiaj domoj, necesas ega klopodo de la registaro. Laŭ Qi Ji, ĉina vicministro pri loĝejoj kaj urba konstruado, necesas tri garantiaj kondiĉoj en tiu ĉi flanko. Li diris:

"Unue estas terprovizo, sen tero oni ne povas fari konstruon. Due estas la kapitalo, necesas grandsuma kapitalo por subteni tiun ĉi grandan inĝenieriaĵon. Kaj trie estas la produkta kapablo, inkluzive de konstruaj krudmaterialoj, mekanikaĵoj kaj laboristoj, nome ni devas posedi la kapablon fini la inĝenieriaĵon en difinita tempo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto