Vizitu Forumon

Stato de ĉinaj garantiaj domoj

(GMT+08:00) 2011-03-29 08:48:46

La monkolekto por garantiaj domoj estas tre grandsuma. Profesoro de ĉina Qinghua-Universitato kaj membro de la komitato pri mona politiko sub la ĉina centra banko sinjoro Li Daokui kalkulis por la kurantjaraj 10 milionoj da kompletoj de garantiaj domoj. Li diris:

"Mi faris tiun ĉi simplan kalkulon: Se ĉiu kompleto areas 70 kvadratajn metrojn kaj ĉiu kvadrata-metro kostas 2 mil juanojn, do necesos 1 400 miliardoj da juanoj."

La 1 400 miliardoj da juanoj ĝuste estas la ĉina investo por kurantjara konstruo de garantaj domoj. Laŭ konigo de Qi Ji, ĉina vicministro pri loĝejoj kaj urba konstruado, la investo fontos el du partoj:

"Pli ol 800 miliardoj da juanoj estos investitaj de sociaj establaĵoj, garantiitoj kaj entreprenoj, al kiuj apartenas la garantiitoj. Kaj la aliaj pli ol 500 miliardoj da juanoj estos kolektataj de diversnivelaj registaroj en multaj kanaloj."

La intereza spaco de garantiaj domoj estas nur preskaŭ 5%, ege tiu ol la interezo de komercaj domoj, nun ŝtataj entreprenoj faras la ekspluaton de garantiaj domoj. Inter ili multaj entreprenoj celas gajni pli da favoraj politikoj en estonta preno de tero.

Cetere, la ĉina Ŝtata Konsilantaro elmetis terprovizan administran celon, pli konkretan ol antaŭe, kaj emfazis, ke oni devas aparte enlistigi la teron por konstruo de garantiaj domoj en sian planon. La ĉina Ministerio pri Teritorio kaj Resursoj decidis kurantjare plenumi "respondecan sistemon" por efektivigi la terprovizon por garantiaj domoj, kaj lokaj gvidantoj, kiuj ne finos taskon antaŭ la fino de decembro, estos pridemandataj. Ĉina ministro pri teritorio kaj resursoj Xu Shaoshi diris, ke en 3 monatoj terproviza plano de la 10 milionoj da kompletoj de garantiaj domoj estos ellaborita.

Ankaŭ publikigo kaj travidebleco de distribuo de garantiaj domoj estas atentataj. En la lokalo de distribuo pere de la maniero de stokastika elekto la 2-an de marto en la ĉina municipo Chongqing, laborantoj el chongqing-a inspekta fako, 30 reprezentantoj de la petantoj, fakuloj pri komputiloj kaj raportistoj samtempe faris kontrolon, ankaŭ la municipa notaria oficejo faris publikan pruvon. Reprezentanto de petantoj sinjoro Liu Fang esprimis intervjuate:

"Oni faris plenan preparon, la procedo estas laŭleĝa, justa kaj tre regula."

Kvankam la ĉina registaro pagis grandan klopodon, tamen la kovro de garantaj domoj ankoraŭ estas malalta, la estonta tasko estos peza kaj vojo longa. Ĝenerala direktoro de ĉina grupo pri urba konstruado sinjoro Yu Lian esprimis:

"Ĝis nun, la kovro ne atingis 8%, tio montras, ke ankoraŭ ekzistas 92% de garaniata spaco. Eĉ en la periodo de 'la Dekdua Kvinjara Plano', ni laŭplane finos konstruon de 36 milionoj da kompletoj de garantiaj domoj, la kovro nur estos 20%."

Nun, multaj ĉinaj ekonomikistoj opiniis, ke la diskuto pri leĝdono por la garantiaj domoj estas relative matura. Ili proponis frue fari leĝdonon por liveri leĝsisteman garantion al la konstruo kaj administro de garantiaj domoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto