Vizitu Forumon

Thang-ga mondo de Migmar Tsering

(GMT+08:00) 2011-07-27 20:37:45

Karaj aǔskultantoj, Thang-ga, la pentraĵo tapetita per kolorsateno originis en la 7-a jarcento, nun pasis miloj da jaroj, ĝi ankoraǔ furoras. La enhavo de Thang-ga rilatas al la religio, historio kaj vivo de tibetanoj, ĝi estas titolita tibeta enciklopedio kaj rigardata kiel trezoro. En la lastaj jaroj, Ĉinio senĉese fortigis protektadon kaj plivastigis la arton. Nun bonvole kune kun ni vizitu sinjoron Migmar Tsering, kiu lertas en kreo de Thang-ga.

Migmar Tsering loĝas en la vilaĝo Nyimajangra de la gubernio Medrogungkar, distanca de Lasao, la tibeta ĉefurbo, je 2-hora veturado. Migmar Tsering naskiĝis en la jaro 1975, estas la 6-a generacia heredanto de la ĉina ŝtata nematreria kultura heredaĵo "Thang-ga". En la infaneco li lernis de sia onklo. En 2001, li kaj lia edzino komencis sendepende funkciigadon de butiko pri Thang-ga en Lasao. Komence la enhavo de liaj verkoj ĉefe estis budaaj figuroj, la jara enspezo estis preskaǔ 300 mil juanoj. En 2004, li naskis la ideon krei plej grandan Thang-ga de la mondo. Li diris:

"Antaŭe ne ekzistis tiel granda Thang-ga, tial mi devas sendepende fini desegnon kaj pentron de la budaa figuro, ankaǔ brodon kaj kunigon de diversaj pecoj. Kaj la aliaj laboroj estis finataj de la lernantoj sub mia gvido."

La Thang-ga altas 120 metrojn, larĝas 80 metrojn kaj areas pli ol 10 mil kvadratajn metrojn, la alteco de la plej ĉefa budaa figuro en la verko atingis 36 metrojn.

La unua, ankaǔ la plej grava paŝo en la farado estas desegno. Post detala pensado, Migmar Tsering desegnis 19 budaajn figurojn kaj 12 animalojn.

Por pli bone fini la kreaĵon, forlasinte Lasaon Migmar Tsering ermite vivis en lia hejmloka montaro. Ĉi tie li kontruis domojn kaj fabrikejon kaj akceptis 8 lernantojn. La vivo estas simpla de la jaro 2004. Li konsumis grandan energion kaj milionon da juanoj por la kreaĵo, kaj ĉar la butiko estis administrata de lia edzino sola, la familia enspezo malpliiĝis. Sed laǔ Migmar Tsering, ĉio estas inda. Li diris:

"La farado de Thang-ga estas mia hejma tradicia teknologio. Sed ĝi jam fariĝis ŝtata nemateria kultura heredaĵo, do ĝi apartenas ne nur al mia hejmo, sed estas la kultura marko de mia hejmloko. Se ĝi perdiĝos en mia gereracio, tio estos bedaǔrinda. Nun la ŝtato investis grand-suman monon por heredigi ĝin, mi devas pli multe klopode protekti ĝin."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto