Vizitu Forumon

Thang-ga mondo de Migmar Tsering

(GMT+08:00) 2011-07-27 20:37:45

Nun, diversaj pecoj de la Thang-ga estis finitaj, oni faras kunigon. Fine de la kuranta jaro ĝi espereble finiĝos. Migmar Tsering esperas montri ĝin sur la montaro de la hejmloko.

En la lastaj 7 jaroj, la loka registaro ĉiam donis atenton kaj subtenon al Migmar Tsering. Kiam mankis kapitalo, li nur bezonis repagi la krediton, kaj la gubernia instanco pagis la interezon, li repagis nur la kapitalon. Cetere, la gubernio liveris al li aliajn helpojn. Rigzin Drolma, oficisto el la gubernia registaro diris:

"Krom la kapitalo, ni liveris necesaĵojn al li kaj liaj lernantoj. Cetere, ni peticiis 840 mil juanojn por disvolvi la arton Thang-ga, la kapitalo ĝuste celas lian programon por ke li instruu pli da lernantoj kaj partoprenu en la ekspluato de turismaj produktaĵoj."

Post 2006 la gubernio Medrogungkar faris profundan enketon kaj kolektis multe da materialoj kaj donitaĵoj pri la arto Thang-ga, kaj peticiis al la ŝtato ŝtatan nematerian kulturan heredaĵon. En 2008, la arto estis enlistigata kiel la ŝtata nemateria kultura heredaĵo kaj en Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 artaĵo de Migmar Tsering estis eksponita en tibeta pavilono. Tio ege stimulis lin.

En la farejo, raportisto konis iun mezaĝulon, li nomiĝas Lhapa Samdrup. Antaǔe li funkciigis butikon pri tibetaj vestoj. Antaǔ du jaroj sciinte, ke Migmar Tsering urĝe bezonas maturan laboranton por fari la grandan artaĵon, li forlasis propran negocon kaj venis ĉi tien. Li diris:

"Certe malpliiĝis enspezo, sed la afero celas heredadon de nacia kulturo, tial mi ĝojas fariĝi unu el ili."

Laǔ turistoj, Thang-ga eble estas nur memoraĵo, sed por tibetanoj ĝi portas brilan kulturon de tibeta nacieco.

La aǔdata kanto nomiĝas "Alta Tibeto". Ĝi estas ritma kaj Sonora, esprimas la belan pejzaĝo de Tibeto kaj montras la vastan animon de la lokanoj. Bonvole apercu.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto