Vizitu Forumon

Konkurso por monto Taishan

(GMT+08:00) 2012-04-26 15:36:55

Legendo diras, ke helpate de sia militafera konsiliano Jiang Ziya, la Reĝo Wuwang de Zhou-dinastio ( 1066 a.Kristo – 256 a.Kristo ), fondis sian reĝimon kaj unuigis la ŝtaton. Opiniante, ke la korteganoj faris la grandan kontribuon al la fondo de la reĝimo, la Reĝo decidis fari premiadon al ili. Tamen longe pensante, la Reĝo Wuwang ne trovis bonajn donacaĵojn por la premiado. Sed finfine la Reĝo Wuwang havis la bonan ideon, nome distribui feŭdojn al la korteganoj por esprimi siajn malavarecon kaj konfidon al ili, kaj ankaŭ provi iliajn lojalecon kaj patriotismon. La Reĝo Wuwang komisiis la distribuon de feŭdoj al Jiang Ziya.

Jiang Ziya distribuis al la feŭduloj ĉiujn famajn montojn kaj riverojn de la lando kiel bonaŭgurajn bienojn, sed fine restis nur la monto Taishan. De longe Jiang Ziya bone sciis la renomon de la monto Taishan kaj deziris proprigi ĝin kiel sian bienon. Tamen neatendite, la Generalo Huang Feihu fariĝis lia rivalo por akiri tiun feŭdon. Kiam ili ambaŭ estis interkonsiliĝantaj pri tiu afero, iu klaĉemulo faris denuncon pri tio al la reĝa konkubino la Damo Huang-fei, kiu estas la pli juna fratino de la Generalo Huang Feihu. Do ŝi intervenis en la aferon. Laŭ ŝi, la Reĝo Wuwang jam konsentis donaci la monton Taishan al ŝi. Kion fari? Jiang Ziya devigite forlasis la ideon havigi al si la monton Taishan kiel la bienon, kaj decidis doni ĝin al unu el la gefratoj. Sed al kiu? La gefratoj, por havigi la monton Taishan al si mem, kverelis kaj disputis, sed neniu volis cedi. Sagaca Jiang Ziya proponis al ili: "Vi ambaŭ ĉesu disputi kaj kvereli, sed faru konkurson: kiu el vi estas tiel kapabla, ke tiu la unua grimpos sur la montan zeniton, do Taishan apartenu al tiu. Ĉu konsentite?"

La Generalo Huang Feihu aplaŭdis pri tiu propono pensante, ke li estas multe pli fortika ol sia pli juna fratino, do kompreneble estos li, kiu la unua grimpos sur la zeniton. Tamen la Damo Huang-fei fakte estis pli saĝa ol sia pli aĝa frato. Ŝi cerbumadis kaj elpensis la ruzan artifikon.

Komenciĝis la konkurso. La Damo Huang-fei demetis unu el siaj broditaj ŝuoj, kaj pere de la magia rimedo, ĵetis ĝin sur la montan zeniton, poste ŝi senhaste ekiris al la monto Taishan. Kiam ŝi atingis la monton, ŝia pli aĝa frato jam longe atendis ŝin ĉe la Suda Ĉiela Pordo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto