Vizitu Forumon

Konkurso por monto Taishan

(GMT+08:00) 2012-04-26 15:36:55


(Jiang Ziya)

Li diris al la Damo Huang-fei: "Konfesu viajn malsukceson kaj senkapablecon. Ĉu vi estas konvinkita?"

"Kia sensencaĵo! Estas mi, kiu la unua atingis la zeniton, sed tiam mi ne vidis vin ĉi tie, do mi reiris por renkonti vin, tamen neatendite vi jam venis laŭ alia vojo." La Damo Huang-fei serioze respondis.

"Vere absurde! Se jes, do kian ateston vi havas por la tiel nomata unuaeco?"

"Ĉu temas pri atesto? Jes, mi havas. Sekvu min tien, mi petas."

La Generalo Huang Feihu sekvis sian pli junan fratinon, kaj ili atingis la montan zeniton Yuhuangding. Videblis, ke la brodita ŝuo de la Damo Huang-fei vere sidas sur la ŝtona teraso de la monta zenito."

Malgraŭ ke vere ekzistis la atesto por la unuaeco de la Damo Huang-fei, la Generalo Huang Feihu tamen insistis, ke lia pli juna fratino certe faris ian rongladon, sed ne vere venkis lin. Ankaŭ la Damo Huang-fei klare sciis, ke finfine ŝia ruzaĵo estos malkovrata de Jiang Ziya. Do ŝi iom cedis dirante: "Ni ambaŭ estas intimaj gefratoj, kaj devas teni la bonan kontakton, ĉu ne? Do mi proponu, ke mi loĝu sur la monto, kaj vi ĉe la montbazo, por ke ni kune patronu la monton Taishan. Ĉu bone?"

Ne elpensinte alian bonan ideon, fine la Generalo Huang Feihu esprimis konsenton pri la propono de la Damo Huang-fei.

Kiam Jiang Ziya venis, li tuj komprenis, ke la Generalo Huang Feihu estis trompita de la Damo Huang-fei. Sciante, ke ili ambaŭ jam faris la interkonsiliĝon kaj decidon, Jiang Ziya do apanaĝis la Generalon Huang Feihu kiel Dion de la monto Taishan, kaj la Damon Huang-fei kiel Diinon de la monto Taishan, unu situacios en la montbaza templo kaj la alia en la montzenita templo respektive.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto