Vizitu Forumon

La amo pri granda pando de la pentristo de la tradicia ĉin-stila pikturo

(GMT+08:00) 2012-05-31 13:35:25

La urbo, en kiu homoj tre zorgas pri granda pando, kaj la pentristo, kiu dediĉas sin al propagandado de granda pando, formas ligon de komuna zorgo pri granda pando. Kial la pentristo de la tradicia ĉin-stila pikturo tre ŝatas grandan pandon? Kial la granda pando en Ya'an estas dotita je eksterordinare favoraj naturaj kondiĉoj? En hodiaǔa programero, bonvolu kune kun mi koni la amon pri granda pando de la pentristo de la tradicia ĉin-stila pikturo.

Antaǔ 142 jaroj en la jaro 1869, Armand David, franca natur-sciencisto kaj misiisto, venis el la haveno Marsejlo, en sudparto de Francio, al Ĉinio, kiu estas orienta lando kun mistera koloro. En marto de la sama jaro, la misiisto neatendite gajnis mondskuan eltrovon, nome "eltrovi" grandan pandon kaj la unua donis sciencan nomon al ĝi. De tiam, homoj scias ĉinan kaj mondan trezoron——grandan pandon.

Post 142 jaroj, ĉina juna pentristo Liu Zhong revenis al Ĉinio post sia studado en Francio, kaj sekvante piedsignon de la misiisto David, venis al la hejmlando de granda pando——Ya'an, en la provinco Sichuan. En marto de ĉi-jaro, Liu Zhong oficiale ekokupis la postenon de "propagandanto de granda pando". Li diris, ke la granda pando signifas pacon kaj amikecon, kaj reprezentas figuron de Ĉinio. Poste, li kreos pli multajn verkojn, kun granda pando kiel la ĉeftemo por atenti, zorgi kaj protekti grandan pandon.

(sono1)

"De mia infaneco mi ŝatas pentri animalojn. Granda pando estas propra al Ĉinio, kaj ĝi reprezentas Ĉinion, simbolas mondan pacon. La ĉin-stila pentraĵo kun la ĉeftemo pri granda pando havas ĉinan tradician ĉarmon kaj utilon por dekoracii. Tial mi tre ŝatas."

Ĉi-jare Liu Zhong estas 42-jara. Kiam li estis 4-jara, li eklernis pentri. Li jam pentris pli ol 30 jarojn. Liaj verkoj estas eksponataj en Francio, Usono, Rusio, Hispanio, Italio, Japanio, Finnlando, k.a. kaj gajnis premiojn en ekspozicioj enlandaj kaj eksterlandaj.

En liaj multaj verkoj, granda pando ĉiam estas grava elemento.

En lia infaneco, la patro de Liu Zhong ofte portis lin al pekina zoo por skizi. Al Liu Zhong, kiu ŝatas animalojn kaj pentri animalojn, zoo estas la loko kun freŝeco kaj mirigo. Iutage malgranda Liu Zhong eltrovis kelke da "loĝantoj", kiuj nur havas blankan kaj nigran kolorojn. Ili estas tre amindaj kaj ĉarme naivaj. Tiuj "loĝantoj" estas rigardataj kiel ĉina nacia trezoro nomata granda pando. Ili altiris atenton de Liu Zhong. De tiam, li amas pandon kaj rigardas ĝin kiel la gravan elementon en sia pentraĵo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto