Vizitu Forumon

La amo pri granda pando de la pentristo de la tradicia ĉin-stila pikturo

(GMT+08:00) 2012-05-31 13:35:25

En la verko de Liu Zhong, animalo estas lia plej ŝatata estaĵo; el la animaloj, granda pando estas plej ŝatata de li.

(sono2)

"Kia animalo povas reprezenti Ĉinion kaj trajton de Ĉinio? Estas granda pando."

Por gajni inspiron kaj krei multajn pentraĵojn pri granda pando, en februaro de ĉi-jaro, Liu Zhong venis al bazo de la granda pando en la ravino Bifeng de Ya'an por skizi. Li iris sur la monton, promenis inter la verdaj arboj kaj vidis dekojn da grandaj pandoj ludantaj tie. Ŝajnas al li, ke li iris en la "arkadion de grandaj pandoj".

(sono 3)

"Mi pentras grandan pandon de mia infaneco, tiam mi ofte iris al pekina zoo por pentri grandan pandon. Sed mi tre malofte rigardis la grandan pandon tiel proksime. Dun la vojaĝo al Ya'an, mi vidis multajn pandojn en proksima distanco en tre bona ekologia cirkonstanco. Mi opinias, ke tio prezentas ne nur grandan pandon, sed ankaǔ ekologian civilizacion. Tio estas tre utila por mia artkreo kaj mi rikoltis multe."

Oni ŝercis al Liu Zhong kaj diris, ke lia aspekto similas al aminda granda pando. Pri tio, Liu Zhong ridante respondis, ke la granda pando havas ĉinan trajton, ankaǔ la pentraĵo kun tradicia ĉina stilo havas ĉinan trajton. Li esperas uzi siajn pentraĵojn dissemi la ĉinajn elementon kaj trajton al la tuta mondo por pli multe zorgi pri la granda pando, atenti la ekologion kaj gardi homan komunan hejmon.

(sono 4)

"Mi esperas, ke pro miaj pentraĵoj, pli multaj homoj de la mondo zorgos pri la granda pando kaj atentos la grandan pandon, nome atentos nian propran disvolvon kaj nian hejmlandon. Speciale mi volas diri al ĉinoj en la eksterlando: Zorgo pri la granda pando, ja estas zorgo pri nia patrolando."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto