Vizitu Forumon

La ĉina merkato havas grandan potencon

(GMT+08:00) 2012-06-14 09:23:39

Sub la situacio de eǔropa ŝulda krizo, rapidegaj ŝanĝiĝoj en kapitalmerkato ĉiam influas disvolvon de la italaj entreprenoj. Multaj italaj entreprenoj preferas investi en ĉina merkato, ol atendi reprosperiĝon de itala merkato. Nun diskutante pri eksterlanda merkato, ĉiuj landoj ne neglektas la grandan merkaton de Ĉinio. Ĉu Italio vastigos investon en Ĉinio? Pri tio, lastatempe ni intervjuis al sinjoro Antonio Laspina, ĉefreprezentanto el Itala Komerca Komitato en Ĉinio.

Sinjoro Antonio Laspina esprimis, ke sub la fono de nuna ŝulda krizo, investi en Ĉinio estas la plej bona elekto por Italio. Post okazo de eǔropa ŝulda krizo, la negoca sumo de multaj italaj entreprenoj en Ĉinio ne reduktiĝis kaj eĉ multiĝis. Li opiniis, ke la ĉina merkato havas grandan potencon kaj tute povas helpi al la italaj entreprenoj pli bone trakti eǔropan ŝuldan krizon.

(sono 1)

"Mi opinias, ke la italaj entreprenoj en Ĉinio pli bone traktas la ŝuldan krizon ol en aliaj landoj. Kiam ili elektis eniri la ĉinan merkaton, tiam ili jam havis superecon ol aliaj entreprenoj, kaj nun tiuj italaj entreprenoj ĝuas frukton. Sub la fono de ŝulda krizo, en la ĉina merkato entreprenoj povas fortigi sin mem por pli bone trakti la ŝuldan krizon. Sed al iuj entreprenoj, kiuj investis en Ĉinio malfrue, mi ne povas diri, ke la ĉina merkato povas forigi krizon por ili, tamen helpas al ili pli bone trakti la krizon."

Kiel eksterkomerca disvastiga institucio de la itala Ministerio de Ekonomio, en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, la Itala Komerca Komitato eklaboris por duflanka komerca interfluo de Ĉinio kaj Italio. En la nuna fono de ŝulda krizo, la komerca komitato havas pli gravan rolon por komerco inter Ĉinio kaj Italio.

En decembro de la jaro 2011, la Itala Komerca Komitato gvidis delegacion konsistantan el ĉinaj komerca ministerio kaj scienc-teknika ministerio, kiu faris viziton en Italio dum unu semajno. Multaj internacie famaj italaj entreprenoj en teknika kampo esprimis, ke ili tre volas investi en Ĉinio. Sinjoro Antonio Laspina diris, ke simila interflua agado estas bona komerca ŝanco por la italaj entreprenoj. Pro komercaj akcelaj politikoj en multaj provincoj de Ĉinio, en la kuranta jaro komerca komitato organizos reprezentantojn el tiuj provincoj fari viziton al Italio.

(sono 2)

"En majo ĉi-jare, ni organizos reprezentantojn el komercaj departementoj de la provincoj Sichuan, Zhejiang, Guangdong kaj la aǔtonoma regiono Xinjiang fari la duan viziton al Italio. Ili vizitos altnivelajn entreprenojn en mekanisma kaj teknika kampoj. Ni volas konigi al ili, ke kvankam la entreprenoj vizaĝas al krizo, tamen la altnivelaj entreprenoj ĉiam produktas kaj ne havas problemon en funkciado. Krome, ankoraǔ estas multaj italaj entreprenoj, kiuj ne faris investon en Ĉinio, tial mi esperas, ke la ĉina delegacio antaǔenpuŝos tiujn entreprenojn fari investon en Ĉinio."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto