Vizitu Forumon

La ĉina merkato havas grandan potencon

(GMT+08:00) 2012-06-14 09:23:39

Krom teknika kampo, sen-dube ankaǔ la modkrea industrio estas grava industrio de Italio. En la jaro 2011, la komerca komitato okazigis multajn prelegojn pri modo en Pekino kaj diversaj provincoj kaj municipoj en la sudo de Ĉinio por rekomendi superecojn de italaj laǔmodaj vestoj, juveloj, kosmetikaĵoj, ktp. Tiuj prelegoj altiris atenton de multaj investantoj. Bostona Konsultiĝa Grupo prognosis, ke en la jaro 2015, superante Japanion Ĉinio fariĝos la unua granda konsumlando de luksaĵoj. Sen-dube, la forta inklino de ĉinaj konsumantoj al luksaĵoj kaj abundaj financaj rimedoj kaj investa volo de ĉinaj investantoj alportos novan esperon al italaj modkreaj entreprenoj. Sinjoro Antonio Laspina malkaŝis:

(sono 3)

"En majo de la kuranta jaro, ni sendos delegacion de ĉinaj investantoj de modkrea industrio al Italio. En Italio ili vizitos diversajn famajn kompaniojn."

Oni scias, ke la ĉina merkato havas sufiĉajn financajn rimedojn kaj certe povas havigi novan esperon al la italaj entreprenoj. La italaj entreprenoj povas profiti de investo en Ĉinio, do, ĉu ankaǔ Hispanio kaj Portugalio povus fari la samon? Ĉu ili profitos same kiel Italio? Eble la respondo estas ĝuste tio: "se vi elektas investi en la ĉina merkato, do vi jam havas superecon antaǔ aliaj entreprenoj".


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto