Vizitu Forumon

Liulichang – malnova kultura strato en Pekino

(GMT+08:00) 2012-06-05 17:20:05

Sed belaj memoroj ne povis longe daŭri en la infanaĝo de Hu. La japana armeo invadis Ĉinion, kaj pro tio la strato Liulichang estis en dekadenco. Post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko la subteno de la registaro revigligis la straton. Multaj butikoj rejuniĝis kaj tiris al si eĉ fremdlandajn gvidantojn kaj klerulojn, inkluzive de O. Grotewohl, ĉefministro de la tiama Germana Demokratia Respubliko, John Addis, konsilisto el la oficejo de brita aferŝarĝito al Ĉinio kaj D-ro. Joseph Needham, fama brita ĉinologo. Liulichang fariĝis la fenestro elmontranta la tradician kulturon de Ĉinio.

Hu transloĝiĝis el Liulichang en la jaro 1964. Baldaŭ komenciĝis la Granda Kultura Revolucio, kiu furiozis dek jarojn en la tuta lando. La katastrofo senescepte frapis la straton kaj grave difektis ĝin. Tiu doloro restas freŝa en la memoro de Hu. "Dum la Granda Kultura Revolucio la strato Liulichang estis grave detruita. Multaj objektoj kaj elementoj estis rigardataj kiel la tiel monataj "kvar malnovaj", tio estas "malnovaj ideoj, malnova kulturo, malnovaj moroj kaj malnovaj kutimoj, kaj kuriozaĵbutikoj, librejoj kaj papervendejoj estis fermitaj aŭ transformitaj al legomvendejoj. La tuta strato estis preskaŭ dezerta."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto