Vizitu Forumon

Liulichang – malnova kultura strato en Pekino

(GMT+08:00) 2012-06-05 17:20:05

En la jaro 1980 tiama ĉina vicĉefministro Gu Mu proponis restaŭri la straton Liulichang. Kvar jarojn poste la strato estis komplete riparita, kaj butikoj denove komencis tradiciajn negocojn. Hu diris, ke la detruo eble estus netaksebla sen la restaŭro, tamen konstruaĵoj jam ne povis havigi al si la originan aspekton modestan kaj elegantan. Hu diris: "La restaŭro estas certe necesa. La registaro asignis grandan sumon por la restaŭro, kaj multaj butikoj estis rekonstruitaj sur la origina loko. Tamen ili fariĝis luksaj anstataŭ modestaj, kaj al ili mankas kultura gusto."

En la jaro 2008 la magistrato de Pekino publikigis la Planon pri Starigo de la Industria Parko de Kultura Kreado ĉe Liulichang por levi reputacion de Liulichang kaj disvolvi la kulturan industrion per ĝiaj resursoj sub la premiso de la protekto de kulturaj heredaĵoj. La magistrato forĝos la industrion de mediataj artoj, kultura turismo, kuriozaĵa merkato kaj artaĵa negoco kaj planas interligi tiun kulturan straton kun Dashilan, la plej malnova kaj plej vigla komerca strato en Pekino, por altiri pli da vizitantoj.

El la plano Hu vidis la esperon. Li opiniis, ke fronte al la rapida evoluo de la socio Liulichang devas kapti bonan okazon kaj rapidigi siajn paŝojn de reformado, sed ne limigi sin per la rutino, por kontentigi kulturajn postulojn de la amasoj.

Okcent jaroj atestis grandan ŝanĝiĝon de Liulichang. Ĝi evoluis de la glazurfandeja strato al unu el la bazoj de la kultur-krea industrio de Pekino. Oni kredas, ke la malnova kultura strato senĉese sin akomodos kun la nova situacio.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto